china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diskuttemoj de financa pintkonferenco de Grupo 20
(GMT+08:00) 2009-04-02 11:22:22

La financa pintkonferenco de la Grupo 20 inaŭguriĝis la 2-an de aprilo en Londono. Ĝi celas urĝi diverslandajn gvidantojn kune serĉi rimedojn kontraŭ la financa krizo.

Laŭ oficiala retejo de la konferenco la ĉeestantoj faros tri promesojn: prenu ĉiujn eblajn rimedojn por stabiligi la financan merkaton kaj elirigi familiojn kaj entreprenojn el la dekadenco; reformu kaj plifortigu financan kaj ekonomian sistemojn de la mondo kaj retrovu la fidon kaj konfidon; kaj venigu la mondan ekonomion sur la vojon de daŭra kresko.

La ĉeestantoj diskutos pri reprosperigo de la monda ekonomio, aldono de kapitalo al la Internacia Mona Fonduso, remalfermo de kredito, kontrolo al financaj institucioj, opono kontraŭ protektismo kaj helpo al evoluantaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040