china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio pozitive taksis unuafojan intervidiĝon inter Hu Jintao kaj Barack Obama
(GMT+08:00) 2009-04-02 14:36:17
La 1-an de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Obama faris unuafojan intervidiĝon, la du flankoj unuanime konsentis kune klopodi por konstrui la pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la 21-a jarcento, kaj konsentis establi la mekanismon de strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Tiutage, la internacia socio donis altan atenton kaj pozitivan takson al la intervidiĝo en la fono de internacia financa krizo.

Vasily Mikheyev, estro de centro pri Ĉinio kaj Japanio de la Instituto de Monda Ekonomio kaj Internaciaj Rilatoj sub la Rusa Akademio pri Sciencoj, diris, ke la intervidiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj Usono, la du grandaj landoj de la mondo, montris al la mondo kunlaborajn kapablon, potencialan forton kaj perspektivon de la du landoj por trakti la internacian financan krizon, kaj kreos novan kunlaboran perspektivon al la du landoj.

Estro de fako pri monitorado de tutmonda ekonomio de UN Hong Pingfan diris, ke la intervidiĝo kaj komuna kono, atingita de gvidantoj de Ĉinio kaj Usono, ludis tre gravan rolon por ke la londona financa pinta konferenco gajnu fruktojn.

Ankaŭ svedlanda Stokholma Instituto pri Internacia Paca Esploro, rumania ŝtata novaĵ-agentejo, nikaragvaj kaj meksikiaj amaskomunikiloj pozitive taksis la intervidiĝon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040