En la 1-a de aprilo en Londono, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. La du flankoj klopodas konstrui aktivajn ĉiujflankajn kunlaborajn rilatojn de la du landoj en la 21-a jarcento. Diversaj rondoj esprimis subtenon al la dialoga sistemo de la dulandaj ŝtatgvidantoj kaj opinias, ke la intervidiĝo havas aktivajn signifojn.
Usona eksa ambasadoro en Ĉinio Winston Lord diris, ke establiĝo de la strategia ekonomia dialoga sistemo inter Usono kaj Ĉinio montras, ke la rilatoj inter du landoj kaj dulandaj gvidantoj havas bonan komencon en la primata periodo post enoficiĝo de Barack Obama.
Krome, ankaŭ amaskomunikiloj kaj erudiciuloj el Japanio, Rusio, Nikaragvo kaj Meksikio pozitive taksis la unufojan intervidiĝon inter ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Obama. |