La 2-an de aprilo brita financa ministro Alistair Darling diris, ke la financa pintkunveno de G20 okazanta en Londono baldaŭ atingos unuanimecon ĉe plano pri financado por komerco, kaj laŭ antaŭkalkulo, la kapitala skalo atingos ĉirkaŭ 250 miliardojn da usonaj dolaroj.
Intervjuate tiutage en intertempo de la kunveno Alistair Darling diris, ke la diskuto de la ĉeestantaj gvidantoj pri kuntraktado al la financa kaj komerca krizo estas tre konstruiva, kaj espereble estos aprobita la komercfinancado de 250 miliardoj da usonaj dolaroj por akceli kreskadon de la monda komerco. |