La 2-an de aprilo en gazetara konferenco post fermiĝo de la financa kunveno de G20, brita ĉefministro Gordon Brown diris, ke la diverslandaj gvidantoj, kiuj ĉeestis la kunvenon, konsentis aldoni al la Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko 1 000 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi al diversaj landoj liberiĝi el la malfacilaĵoj alportitaj de la internacia financa krizo. |