La 2-an de aprilo en Londono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun japana ĉefministro Taro Aso. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj kune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj.
Pro kuna klopodo la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio tendencas al la bona disvolviĝo. En la lasta jaro gvidantoj de la du landoj 6-foje intervidiĝis. Prezidanto Hu Jintao sukcese vizitis Japanion, kaj la du landoj venis en akordon por antaŭenpuŝi la strategiajn reciprokutilajn rilatojn. La interrilatoj venis al startpunkto de la nova historio kaj frontas al ŝanco de nova disvolviĝo. |