china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun gvidantoj de Japanio, Aŭstralio, Brazilo kaj brita kronprinco
(GMT+08:00) 2009-04-03 10:57:22

La 2-an de aprilo en Londono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis respektive kun japana ĉefministro Taro Aso, aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd, brazila prezidento Luiz Inacio da Silva kaj brita kronprinco Charles.

Intervidiĝante kun Taro Aso, Hu Jintao diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio tendencas al la bona disvolviĝo. En la lasta jaro gvidantoj de la du landoj 6-foje intervidiĝis, kaj la du flankoj akordiĝis por antaŭenpuŝi la strategiajn reciprokutilajn rilatojn. La interrilatoj venis al startpunkto de la nova historio kaj frontas al ŝanco de nova disvolviĝo.

Intervidiĝante kun Luiz Inacio da Silva, Hu Jintao diris, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj efektivigu laborojn pri kontakto inter altranguloj, kaj volas klopodi kun Brazilo por kiel eble plej rapide ellabori Planon pri Komuna Agado por ke ĝi fariĝu la gvidlibro de la kunlaboro inter la du landoj.

Invitite Hu Jintao intervidiĝis kun brita kronprinco Charles. Ili interŝanĝis opiniojn pri protektado de antikvaj konstruaĵoj kaj tropika pluvarbaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040