china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Financa pintkonferenco de G20 gajnis pozitivajn fruktojn
(GMT+08:00) 2009-04-03 16:50:49

   La 2-an de aprilo en Londono fermiĝis la 2-a financa pintkonferenco de la gvidantoj de G20. Por kune trakti la financan krizon la gvidantoj atingis plurajn komunajn konojn, kiaj mon-plimultigo al la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj financaj institucioj kaj plifortigo de superrigardo al financo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la konferenco, emfazante kunlabori mano en mano por plenforte revivigi kreskadon de la monda ekonomio, oponi kontraŭ diversformaj protektismoj, rapidigi koncernan reformadon kaj rekonstrui internacian financan ordon.

Post la konferenco, Gordon Brown, ĉefministro de Britio, gastiganto de la pintkonferenco, deklaris al raportistoj, ke la gvidantoj ĉeestintaj al la konferenco atingis komunan konon ĉe la traktado al la financa krizo.

"Ni kredas, ke en tiu ĉi nova jarcento, nia prospero estas nedisigebla. Tutgloba krizo devas esti solvita per tutglobecaj rimedoj, daŭrigebla disvolvo devas esti komuna disvolvo kaj komerco devas denove fariĝi movforto de kreskado."

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan parolon titolitan Kunlabori Mano en Mano kaj Transpasi en Sama Boato. En la parolo Hu Jintao substrekis gravecon de superrigardo al financo kaj reformado de internacia monsistemo. Li elmetis, ke laŭ la opinio de Ĉinio, oni devas rapide ellabori ĝenerale akcepteblan normon kaj kriterion pri superrigardo al internacia financo, perfektigi kondutan kriterion kaj administran sistemon de taksaj institucioj, plifortigi helpon de internaciaj financaj organizoj al la evoluantaj landoj, intensigi kaj plibonigi superrigardon al diversaj flankoj, precipe al ĉefaj ekonomiaj komunumoj, kiuj emisias valutojn. Krom tio, estas necese rebonigi administran strukturon de la Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko, altigi reprezentecon kaj parolrajton de la evoluantaj landoj, perfektigi internacian monsistemon kaj akceli plurecon kaj raciecon de internacia monsistemo.

Post la pintkonferenco ĉina komerca ministro Chen Deming emfazis al raportistoj en- kaj eksterlandaj ĉinan firman starpunkton kontraŭ komerca protektismo:

"Tiu ĉi pintkonferenco akcelis al la internacia socio atingi serion da pozitivaj kaj praktikaj fruktoj por kune trakti la financan krizon. Mi rimarkis, ke tiu ĉi konferenco ne nur atingis fruktojn en stabiligo de financa merkato kaj rapidigo de reformado de financa sistemo, sed ankaŭ esprimis tre klaran starpunkton kontraŭ komerca protektismo. La historio jam atestis, ke protektismo faligis financan krizon en pli profundan regreson. Kiam la nuna krizo plivastiĝas, oni des pli sentas necesecon kaj urĝecon kontraŭ protektismo."

En la pintkonferenco ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao emfazis ankaŭ, ke kiel respondeca membro de la internacia socio, Ĉinio ĉiam aktive partoprenas en la internacia kunlaborado kontraŭ la internacia financa krizo, tio montras firman sintenon de Ĉinio pri la alekstera malfermo kaj revigligo de kreskado de la monda ekonomio.

La parolado de Hu Jintao vekis vastan atenton kaj gajnis pozitivan takson. Gvidantoj de Usono, Britio, Japanio, Brazilo kaj aliaj landoj sinsekve esprimis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj kune trakti la internacian krizon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040