La 4-an de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao revenis al Pekino post la ĉeesto al la 2-a financa pintkonferenco de la Grupo 20 en Londono.
En la konferenco Hu Jintao faris gravan parolon. Li eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri traktado kontraŭ la internacia financa krizo, kreskigo de la monda ekonomio kaj reformado de la internacia financa sistemo.
Dum la konferenco li intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama, brita ĉefministro Gordon Brown, rusa prezidento Dmitry Medvedev kaj aliaj gvidantoj kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la du-flankaj rilatoj, la internacia financa krizo kaj aliaj kune atentataj problemoj. |