china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Francio kaj aliaj landoj pozitive taksis financan pintan konferencon okazintan en Londono
(GMT+08:00) 2009-04-04 16:01:14

La 2-an de aprilo fermiĝis en Londono la 2-a financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20. Ĉeestantaj gvidantoj promesis kune trakti la nuntempan financan krizon fone de tio, ke la monda ekonomio suferas pro serioza defio. Post la konferenco, Francio kaj aliaj landoj montris bonvenon al fruktoj akiritaj en la konferenco kaj alte taksis aktivan rolon de la konferenco.

La 3-an de aprilo, franca ĉefministro Francois Fillon diris, ke la konferenco akiris konkretajn fruktojn inkluzive de establigo de nova internacia financo-kontrola mekanismo kaj granda ekonomi-stimula plano. Li substrekis, ke Francio ĉiam opinias, ke financa kontrolo kaj ekonomia stimulo estas reciproka, kaj ne sin trovos ekonomia daŭrigebla reprosperigo sen fido al banka kaj financa sistemoj.

Laŭ nederlanda ĉefministro Jan Peter Balkenende, tio estas grava atingo kaj signo, ke ĉeestantaj gvidantoj laŭte diris "ne" kontraŭ protektismo.

La 3-an de aprilo, brazilaj entreprenoj opinias, ke decidoj faritaj en la konferenco estas pozitivaj kaj utilos por plibonigi tutmondan ekonomian medion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040