china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝanhajo rapidigos konstruadon de "2 centroj"
(GMT+08:00) 2009-04-30 14:39:02

La 29-an de aprilo en Ŝanhajo, Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro en gazetara konferenco informis, ke Ŝanhajo disvolvas modernan servon kaj avangardan fabrikadon, kaj konstruas internaciajn centrojn financan kaj navigadan. Liu Tienan, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, diris en la gazetara konferenco, ke konstruado de "2 centroj" altigos ĝeneralajn konkurajn fortojn kaj servan nivelon de Ŝanhajo. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

La ĉina registaro antaŭe montris decidon en dokumentoj rapidigi disvolviĝon de moderna servo kaj avangarda fabrikado de Ŝanhajo, kaj fari Ŝanhajon internaciaj centroj financa kaj navigada. Pri tio, Liu Tienan diris, ke tio estas ne nur grava ago por akceli plu modernigan konstruadon, reformadon kaj malfermon de Ĉinio, sed ankaŭ neevitebla elekto por trakti kontraŭ internacia financa krizo, rapidigi reguligadon de ekonomia strukturo kaj altgradigi sektorojn.

"Tio ne nur havas gravan signifon por ekonomia transformiĝo kaj malproksima disvolviĝo de Ŝanhajo, sed ankaŭ montras firman decidvolon de Ĉinio akceli plu reformadon kaj malfermon, altgradigi strukturon, altigi industriajn konkurajn fortojn kaj ŝtatajn ĝeneralajn konkurajn fortojn en la ŝlosila tempo de trakto kontraŭ la internacia financa krizo."

Laŭ plano de la ĉina registaro, ĝis la jaro 2020, Ŝanhajo estos internacia financa centro, kiu sin kongruigos kun ekonomiaj efektivaj fortoj de Ĉinio kaj internacia statuso de renminbi. Pri tio, Liu Tienan diris, ke kvankam la internacia statuso de renminbi estas altiĝanta, tamen internaciigo kaj tute libera konverto de renminbi ligas sin kun amasaj faktoroj kaj ankoraŭ alfrontas iujn solvendajn malfacilaĵojn. Tial, la objektiva plano estas elmetita de la ĉina registaro sur la bazo de fundamenta prijuĝo en la procezo de internaciigo de renminbi.

Krome, laŭ la plano de la ĉina registaro, financa kontrolado estos plu perfektigita. Pri tio, Tu Guangshao, vicurbestro de Ŝanhajo, diris, ke taŭga traktado de rilatoj inter merkata disvolviĝo kaj merkata kontrolado liveros bonegan bazon por konstruado de internacia financa centro.

Pri futura konstruado de internacia navigada centro, konstanta vicurbestro de Ŝanhajo Yang Xiong diris, ke neignorebla estas konstruado de navigada serva sistemo.

"La lasta dokumento de la Ŝtata Konsilantaro eksplicite elmetas al Ŝanhajo taskon rapidigi konstruadon de navigada serva sistemo. Krome, la dokumento elmetas ankaŭ postulojn establi sintezan navigadan modelon kaj tio multe akcelos nian konstruadon de sinteza navigada serva sistemo."

Kaj Liu Tienan, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, diris ankaŭ en la gazetara konferenco, ke rapidigi konstruadon de "2 centroj" en Ŝanhajo havas strategian signifon, ĉar tio ne nur utilos al rapida disvolviĝo de Ŝanhajo, sed ankaŭ pli bone servos al la tutlanda ekonomio.

"Konstruado de 2 centroj en Ŝanhajo akcelos altgradigi industrian strukturon, ŝanĝi disvolvajn rimedojn kaj rapidigi formon de pli viveca, pli efika kaj pli malferma mekanismo, kaj tio ne nur starigos bonan modelon por la tutlanda ekonomio, sed ankaŭ servos al rapida disvolviĝo de la tutlanda ekonomio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040