china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝanhaja Monda Foiro estas en retrokalkulo
(GMT+08:00) 2009-05-01 15:20:02

(Monda Foiro de Ŝanhajo, 2010, komencas unu-jaran retrokalkulon)

La 1-an de majo la Monda Foiro de Ŝanhajo, 2010, komencis la unu-jaran retrokalkulon. Tiutage en Pekino okazis ceremonio por celebri retrokalkulon de la foiro. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en la ceremonio, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo faris la seriozan promeson okazigi sukcesan, brilan kaj neforgeseblan foiron.

(Monda Foiro de Ŝanhajo, 2010, komencas unu-jaran retrokalkulon)

Wu Bangguo diris, ke Ĉinio intensigos kunlaborojn kun diversaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenontaj en la foiro kaj plenforte faros diversajn preparojn por garantii sukcesan okazigon de la foiro; Ĉinio atendas interŝanĝi disvolvan ideon kaj kune dividi fruktojn de civilizacio kun diversaj landoj; la Monda Foiro de Ŝanhajo fariĝos la internacia scenejo de la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj por la komuna idealo de pli belaj urboj, pli bela vivo kaj pli profunda amikeco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040