La 7-an de majo, la Popola Registaro de la provinco Sichuan okazigis gazetaran konferencon okaze de la unu-jariĝo de la tertremo en la gubernio Wenchuan. Ĝenerala sekretario de la registaro kaj proparolanto Yu Wei komunikis la staton de la rekonstrado post la tertremo.
Yu Wei esprimis, ke la rekonstruado de kamparaj loĝdomoj en la plagitaj lokoj estos plejparte plenumitaj en la fino de septembro ĉi-jare kaj tute en la fino de la kuranta jaro; la rekonstruado de urbaj loĝdomoj finiĝos antaŭ majo de la venonta jaro. |