china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Grave progresis rekonstruado post ĉina fortega tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2009-05-08 16:35:06
La 8-an de majo, novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri rekonstruado post la fortega tertremo en la 12-a de majo de la lasta jaro, vicestro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Mu Hong esprimis, ke nun diversflankaj laboroj gajnis gravan progreson.

Mu Hong konigis, ke ĝis la fino de aprilo de la kuranta jaro, postkatastrofa rekonstruado en la tri provincoj Sichuan, Gansu kaj Shaan'xi jam finis investon je 360 miliardoj da juanoj, preskaŭ okupantan trionon de totala investo.

Estro de departemento pri plano de urboj kaj la kamparo sub la ĉina Ministerio pri Loĝejoj kaj Disvolvo de Urboj kaj Kamparo Tang Kai diris, ke nun en la kampara katastrofejo, plifortikigo kaj riparo de domoj jam estis tute finitaj, pli ol 98% de novaj domoj estis ekkonstruitaj, kaj en urboj kaj urbetoj, pli ol 40% de novaj domoj estis ekkonstruitaj.

Pri uzado kaj kontrolado de kapitaloj por rekonstruado, estro de departemento pri ekonomia konstruado sub la ĉina Ministerio pri Financo Wang Bao'an diris, ke la kapitalo por rekonstruado el la centra financo atingis 300 miliardojn da juanoj. Kaj la centra financo establis multajn metodojn pri kapitalaj administrado kaj kontrolado, samtempe per mekanismo de kreo igis kapitalan uzadon sekura kaj altefika.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040