La 11-an de majo en Chengdu, ĉefurbo de ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun senditoj kaj reprezentantoj de 30 landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj ĉeestis al aktivado memore al la unua datreveno de grandega sismo okazinta en Wenchuan, gubernio en la provinco Sichuan.
Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Hu Jintao montris elkoran dankon pro granda subteno kaj helpo liveritaj de la internacia socio en kontraŭsisma agado kaj postsisma rekonstruado.
Nome de ĉiuj senditoj, Nolana Ta Ama, togolanda ambasadoro en Ĉinio, diris, ke admirindaj estas spirito kaj kuraĝo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo antaŭ la granda natura katastrofo, kaj la internacia socio volas liveri plu subtenon kaj helpon al sisme plagita loko de Ĉinio. |