Hu Jintao faris paroladon
Posttagmeze de la 12-a de majo en Yingxiu, urbeto de gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, skua centro de la fortega tertremo en la sama tago de la pasinta jaro, okazis memora aktivado pri 1-jariĝo de la tertremo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtatgvidantoj, reprezentantoj de diversaj rondoj sume centoj da homoj partoprenis en la aktivado.
En la 14-a horo kaj 28 minutoj de la sama tago, ĉiuj ĉeestantoj silente funebris al mortintaj popolanoj kaj martiroj en la tertremo.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan paroladon en la aktivado. Post parolado, tenante blankan krizantemon, prezidanto Hu Jintao iris antaŭ la memorŝtonon de la tertremo kaj omaĝis la krizantemon al viktimoj. Ankaŭ ĉina vicĉefministro Li Keqiang kaj aliaj ŝtatgvidantoj omaĝis krizantemojn al viktimoj.
|