china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio okazigas aktivadon memoran al unujariĝo de tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2009-05-12 19:50:29

La 12-a de majo estas unujariĝo de fortega tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan de Ĉinio. En tiu tago, la ĉina registaro okazigis la memoran aktivadon en la urbeto Yingxiu. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la aktivado kaj faris paroladon. Li esprimis, ke Ĉinio klopodas per du jaroj fundamente plenumi celon de rekonstruado de lokoj plagitaj de tertremo, kiu estos plenumata per tri jaroj laŭ anticipa plano. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

En la 14-a horo kaj 28 minutoj, trumpetisto prezentis melodion por sopiro antaŭ ruino de iu mezlernejo en la urbeto Yingxiu. Antaŭ unu jaro, la fortega tertremo ruinigis la urbeton kaj nur 3 000 homoj postvivas meze de dek miloj da loĝantoj; hodiaŭ ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, vicĉefministro Li Keqiang kaj aliaj ŝtatgvidantoj venis ĉi tien por rememori mortintojn, kune kun plagitaj popolanoj.

Post la komenciĝo de la aktivado, dudek gvardianoj el la Ĉina Popola Liberiga Armeo en dek grupoj el po du gvardianoj plenrespekte prezentis dek florkronojn al preskaŭ 90 mil samlandanoj, kiuj viktimis kaj perdiĝis en la tertremo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ordigis la silkajn rubandojn sur la florkronoj. Je 28 minutoj post la 14-a horo, ĝuste kiam okazis la tertremo antaŭ unu jaro, ĉiuj homoj, kiuj ĉeestis al la aktivado, silentis dum unu minuto omaĝe al la plagitaj samlandanoj.

Hu Jintao faris paroladon en la aktivado. Li espremis, ke la unuanima penado de la ĉinoj, komuna helpado de la transmaraj samlandanoj kaj aktiva subtenado de la internaciaj amikoj igis la ĉinajn savan laboradon kontraŭ tertremo kaj postkatastrofan rekonstruadon akiri gravan atingon:

"Ni ellaboris sciencajn projektojn pri postkatastrofa rekonstruado kaj rapide elmetis serion da politikoj kaj rimedoj por fari helpadon. La postkatastrofa rekonstruado gajnis gravan atingon, kaj la popolanoj en la plagitaj regionoj nun iras al nova vivo."

Laŭ statistiko, sume 69 mil homoj mortis en la tertremo, 17 mil homoj perdiĝis kaj la rekta kapitala perdo superis 840 miliardojn da juanoj de renminbi. Post la tertremo, ĉina registaro prezentis la jenajn rekonstruajn celojn: ĉiuj familianoj havu loĝdomojn kaj laborojn, ĉiuj homoj havu vivtenan garantion, instalaĵoj estu plimodernaj, ekonomio disvolviĝu kaj medio pliboniĝu. Tenante la rekonstruajn celojn, oni disvolvas la plej komplika, plej vaste ampleksan kaj plej malfacilan rekonstruadon post katastrofo.

Ĝis nun, riparado kaj firmigo de loĝdomoj en plagitaj lokoj en provincoj Sichuan, Gansu kaj Shaanxi jam estas plenumitaj je 100%, 80% da novaj loĝdomoj estas finkonstruitaj. Riparado kaj firmigo de loĝdomoj en urbetoj jam estas plenumita je 50% kaj 40% da novaj loĝdomoj estas finkonstruitaj, 75% de la lernejoj estas konstruataj. Samtempe, higienaj institucioj, fervojoj, ŝoseoj, flughavenoj kaj aliaj gravaj trafikaj bazaj instalaĵoj, komunikaj instalaĵoj kaj aliaj estas rekonstruataj.

Rigardante la estontecon, Hu Jintao diris, ke la rekonstrua tasko post tertremo estas ege peza, oni devas plirapidigi kaj plifortigi rekonstruadon.

"Sukcesa rekonstruado post la tertremo koncernas la bazajn interesojn de la plagitaj popolanoj. Necesas pli energie kaj pli rapide konkeri malfacilojn kaj klopodi por fundamente fini en du jaroj la taskon por tri jaroj laŭ la plano, necesas persisti en la koncepto kun la popolo kiel fundamento, preni la problemon pri la popola vivo kiel gravan laboron, prioritate restarigi la fundamentajn vivkondiĉojn de la popolanoj kaj instalaĵojn por publika servado kaj garantii, ke la plagitaj popolanoj pli frue loĝu en porĉiaman domon."

Li esprimis samtempe, ke Ĉinio fortigos internaciajn interfluojn kaj kunlaborojn sur la kampoj de preventado kaj reduktado de katastrofo kaj de internacia humanismo kaj faros pozitivan kontribuon por preventi kaj rezisti kontraŭ natura katastrofo.

En la aktivado okazis ankaŭ la ceremonio de hisado de la Nacia Flago. En impona Nacia Kanto de la Ĉina Popola Respubliko hisiĝas lante la freŝa kvin-stela ruĝa flago. Tio aŭguras, ke la plagitaj popolanoj kaj aliaj popolanoj de Ĉinio certe akiros ankoraŭ pli fierindajn atingojn en la rekonstruado post la tertremo kaj gajnos ĉiuflankan venkon en la batalo kaj savado kontraŭ tertremo!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040