china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina foiro pri eksport-importaj komercaĵoj serĉis novan elirejon en financa krizo (foto)
(GMT+08:00) 2009-05-27 09:26:06

Unu el la brilaj punktoj de la kantona foiro estas, ke alt-nov-teknikaj produktaĵoj estas bonvenigataj. Alt-nov-teknikaj tekstilaĵoj, esploritaj kaj ekspluatitaj de shandong-a tekstila limigita kompanio Zexiang en 6 jaroj, estis ŝatataj de ĉeestantoj. Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Ma Yucheng sciigis al raportisto, ke la efiko de negoca atingo estas pli bona ol anticipita. Li diris:

"Ni ankoraŭ estas tre optimismaj pri la kantona foiro. Ĉeestantoj tre atentas niajn novajn produktaĵojn, kiuj uzas alt-nov-teknikon, tial la efiko estas pli bona ol la anticipita."

Samtempe, ĉar la gripo A (H1N1) plivastiĝas en la tuta mondo, influate de grandmezura altigo de merkata bezono, la sumo de atingita negoco de medicinaj instrumentoj, materialoj kaj konsumaĵoj atingis 220 milionojn da usonaj dolaroj, pli multe je 34,7%. Interalie, plejpartaj entreprenoj ne havas stokon pri produktaĵoj de preventado de gripo, kiel buŝŝirmiloj, termometroj, desinfektiloj kaj preventvestoj, kaj mendiloj jam viciĝis post junio. Direktoro de suzhou-a eksport-importa kompanio Hengxiang sinjoro Wang Songqiao esprimis:

"Novaj klientoj estas multaj. Nun diversaj landoj urĝe bezonas ĉi tiajn produktaĵojn, iuj venas al la kantona foiro speciale por aĉeti diversajn buŝŝirmilojn. Ĝenerale, mendiloj de fabrikoj viciĝis ĝis la fino de junio, prezo de krudaj materialoj pliiĝis iom, tial prezo de buŝŝirmiloj leviĝis multe pli ol antaŭ la kantona foiro, kaj la prezo preskaŭ ŝanĝiĝis post ĉiuj du horoj."

Alia atentinda afero estas, ke la kantona foiro kun la 53-jara historio unuafoje malfermiĝis al enlandaj aĉetantoj. Tio estas la nova provo en la fono de financa krizo, ke la kantona foiro utiligas la platformon de la foiro akceli vendadon de eksportaj komercaĵoj en landinterno, kaj tio estas varme bonvenigata de ĉeestantoj. Vicĝenerala direktoro de kantona grupo Amikeco sinjoro Jiang Guoyuan diris, ke la foiro liveras al ili tre bonan platformon kaj ŝancon. Li diris:

"Dank' al la kantona foiro, ni povas plivastigi kanalon de fontoj de komercaĵoj kaj kompreni pli multajn kaj pli bonajn fabrikojn. La foiro liveras ŝancon, ke estontece ni pli bone enkonduku pli bonajn produktaĵojn al celaj klientoj kaj riĉigi kombinon de produktaĵoj. Kaj multaj eksportaj entreprenoj volas kontaktiĝi kun ni kaj establi kunlaborajn rilatojn kun ni."

Koncerna respondeculo de la kantona foiro esprimis, ke la efiko de la unua malfermo al enlandaj aĉetantoj estas klara. Pli ol 200 enlandaj grandaj magazenoj, ĉenaj supermerkatoj kaj agentoj de pogranda vendado realigis kontaktiĝon kun pli ol 700 eksportaj kompanioj el landinterno kaj Hongkong. Novaĵ-proparolanto de la kantona foiro sinjoro Mu Xinhai diris, ke estontece ĉi tiu kontaktiĝo daŭros. Li diris:

"Sur la bazo de sukcesa okazigo de la 105-a kantona foiro, ni senĉese faros resumon kaj serĉos pli bonan kontaktiĝan manieron."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040