china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli kaj pli da taiwan-kapitalaj entreprenoj instalis fabrikojn en Hubei
(GMT+08:00) 2009-06-05 18:49:45

Multaj el taiwan-aj diversrondaj personoj, kiuj partoprenis en la semajno, unuafoje vizitis Hubei. La bona geografia loko, relative malmultkosta homforta pago, oportuna trafiko, abundaj riĉfontoj kaj vasta merkato profunde impresis ilin. Ĝenerala direktoro de taiwan-a fama biena kompanio sinjoro Lai Zhengyi opiniis, ke nun la ĉeftero fortigas investon kaj subtenon al la meza kaj okcidenta regionoj, samtempe la meza regiono posedas vastan investan potencialan forton kaj grandan nombron de konsumantoj. Kaj ĉi tiuj faktoroj firmigis lian fidon pri investo en Hubei. Li diris;

"Mi unuafoje venis al Hubei, al Wuhan. Kaj mi sentas, ke ekzistas granda potenciala forto ĉi tie. Pasintece, la ĉeftero ĉefe faris ekspluaton en la oriento, nun laŭgrade en la meza kaj okcidenta regionoj. La provinco Hubei ĝuste troviĝas en la meza regiono. Mi tre interesiĝas pri la estonta ekspluato de Hubei. Ni plenas de fido pri Hubei."

Respondeculoj de multaj taiwan-aj entreprenoj, kiuj longtempe faris investon en Hubei, esprimis, ke kvankam la financa krizo reduktis eksportan merkaton, tamen serio da pozitivaj politikoj, alprenitaj de la ĉeftero, stimulas la enlandan merkaton, kaj la merkato senĉese plivastiĝas, tial entreprenoj, anstataŭ redukti aŭ haltigi produktadon, gajnis la ŝancon de kontinua kreskigo kaj plivastigo de produkta kapablo pere de la enlanda merkato. Ĝenerala direktoro de taiwan-a scienc-teknika kompanio Guanjie sinjoro Xuan Jiansheng sciigis al raportisto, ke per la politiko pri "hejmelektroaparatoj al la kamparo", realigata de la ĉeftero, la kompanio Guanjie kvarobligos vendan sumon. Por plivastigi la merkaton, en la kuranta jaro la kompanio enkondukos novajn produktaĵojn al hubei-a filio por produktado. Li diris:

"Ni senĉese pliigas produktan kapablon en Wuhan, estontece Wuhan estos la plej granda kaj plej grava punkto por plivastigi la merkaton en la ĉina ĉeftero. Ni ankaŭ enkondukos iujn novajn produktaĵojn al Wuhan por produktado en taŭga tempo."

La "Wuhan- Hubei-Taiwan-a Semajno" gajnis abundajn fruktojn, oni subskribis kontraktojn rilatajn al preskaŭ 60 programoj, la totala investo proksimiĝis al 10 miliardoj da juanoj sur la kampoj de manĝaĵo, agrikulturo, elektroniko, tekstilo, pecoj de aŭtoj kaj aliaj. Pro tio, Hubei marŝis je alia paŝo al la celo de fariĝo de plej granda amasiĝejo de taiwan-aj komercistoj en la meza regiono.

Laŭ fakuloj, por stimuli ekonomion, la ĉeftero ĉefe subtenas dek industriojn. Inter ili, plejpartaj industrioj, kiel aŭta kaj tekstila, estas superecaj industrioj de Hubei. Se taiwan-aj komercistoj kaptos ŝancon kaj investos pli da riĉfontoj, ili certe gajnos pli da profito.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040