china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio intensigas esploradon kaj produktadon de vakcino de gripo A
(GMT+08:00) 2009-06-08 16:25:50
Sekve de senĉesa disvastiĝo de la epidemio de la gripo A (H1N1), Ĉinio intensigas esploradon kaj sankciadon de la vakcino de la gripo A. Laŭ kontakto inter koncerna departemento de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano, en la kuranta semajno 11 ĉinaj entreprenoj de la gripa vakcino eble ricevos stamon uzatan en produktado de la vakcino, kaj la unua kvanto da vakcino antaŭkalkulite estos ekuzata antaŭ oktobro ĉijare. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La gripo A (H1N1) ankoraŭ furiozas tra la tuta terglobo, pro tio, kiel unu el la plej efikaj rimedoj de preventado kaj bridado de la gripa transmisio, esploro kaj produkto de la gripa vakcino estas ege atendataj de la publiko. La 8-an de junio en Pekino, s-ro Yin Hongzhang, estro de la fako pri biologiaj produktoj el la ĉina Ŝtata Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio, konigis, ke Ĉinio kuraĝigos kaj impulsos vakcin-produktajn entreprenojn plirapidigi la esploradon kaj produktadon de la vakcino de la gripo A (H1N1). Li diris:

"Nun la 11 entreprenoj ĉiuj ricevis la stamon, kaj ili povas peti esploradon kaj eĉ produktadon de la vakcino de la gripo A. Ni devas aktive akceli kaj kuraĝigi tiujn entreprenojn, por ke ili klopodu por preventi kaj bridi la gripon kaj por altigi la vakcin-produktajn rezervan kaj teknikan povojn de nia lando."

Laŭ informo, tiuj 11 entreprenoj kune kun iuj scienc-esploraj institucioj fondis "teknik-krean strategian aliancon pri la gripa vakcino", kaj en urĝa situacio, se necesos plenumi grandkvantan produktadon de la vakcino, diversaj entreprenoj faros kunaranĝan produktadon.

La vakcino de la gripo A (H1N1) estas novtipa vakcino, kaj oni devas plene esplori kaj argumenti ĝiajn imunigan procedon kaj pri-dozan elektadon. S-ino Yan Jiangying, proparolanto de la ĉina Ŝtata Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio diris, ke Ĉinio jam establis kunagan mekanismon pri produktado kaj ekzamenado de la vakcino de la gripo A, starigis la procedon pri la speciala sankciado, celante garantii, ke altigante la rapidecon, oni ne reduktu la procedon nek mallevu la kriterion.

Ŝi informis ankaŭ, ke la viruso de la gripo A (H1N1) estas novtipa viruso, kaj mankas al la vakcino klinikaj donitaĵoj de grandskala homamasa uzado. Pro tio la Administracio pluapaŝe fortigas la superregan respondecon pri la koncerna vakcino. Ŝi diris:

"La entreprenoj, kiuj ricevis sankcion por produkti la vakcinon de la gripo A, devas ellabori la kompletan taksan projekton post-enmerkatigan. En uzado de la vakcino, la entreprenoj kaj koncernaj departementoj devas fari esploradon pri imunigeco, efikeco kaj sekureco de la vakcino, kaj ankaŭ monitoradon pri imuniga efiko kaj protekta efiko."

Rilate al problemo pri eventuala variado de la viruso de la gripo A en aŭtuno kaj vintro, s-ino Yan Jiangying diris, ke ĉiam daŭras la spurado kaj kontrolado pri la virusa variado. Ŝi diris:

"En nia lando formiĝis komuna labora mekanismo pri vakcina esplorado, kaj ĝi havas gravan laboron por trakti eventualan senĉesan variadon de la viruso. Krome la Ŝtata Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio havas la laboran mekanismon pri takso kaj sankcio de la vakcino. Per la komuna agado kelkaj mekanismoj traktas la nunan epidemion de la gripo A kaj traktos grandsferan cirkuladon de la gripo eventuale aperontan estonte."

Laŭ informo el aŭtoritatulo, en oktobro ĉijare Ĉinio produktos la unuan kvanton da vakcino.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040