china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina sistemo de atestado kaj konfirmado marŝis al internacia socio
(GMT+08:00) 2009-06-09 17:03:17

La 9-a de junio estas Internacia Atesta Tago. Tiutage en Pekino, okazis "Ĉina Forumo pri Atestado, Konfirmado, Kvalita Sekureco kaj Internacia Atesta Tago". En la forumo, ĉina oficisto de fako pri kvalita ekzameno esprimis, ke Ĉinio sorbos internaciajn regularojn kaj diverslandajn spertojn pri atestado kaj pluapaŝe profundigos internaciigon de sistemo de atestado kaj konfirmado. Nun bonvole aŭskultu nian raporton:

Atestado ĝuste estas la aktivado, ke oni atestas, ke produktaĵoj, servoj kaj administraj sistemoj konformas al postulo de teknikaj regularoj aŭ normoj. Konfirmado estas la aktivado, ke oni donas konfirmon al kapabloj de establaĵoj, homoj kaj laboj laborantaj pri aktivadoj rilataj al atestado. Atestado kaj konfirmado estas la bazaj metodoj por garantii kvalitan sekurecon, kiel kutimaj administraj manieroj vaste uzataj kaj ludas gravan rolon en garantio de kvalita sekureco, akcelo de ekstera komerco kaj levo de socia publika efiko.

En inaŭguro de la forumo en la 9-a de junio, estro de Ĉina Ŝtata Administracio de Kvalitaj Superrego, Ekzameno kaj Kvaranteno Wang Yong esprimis, ke Ĉinio akcelas la sistemon de atestado kaj konfirmado marŝi al internacia socio. Li diris:

"Ni sufiĉe respektis kaj aktive sorbis internaciajn regularojn kaj diverslandajn spertojn pri atestado kaj konfirmado, aktive esploris administran manieron konforman al la ĉina ŝtata stato, laŭgrade trovis disvolvan vojon internaciigan kaj ĉinigan kaj ludis gravan rolon en protektado de kvalita sekureco kaj akcelado de marŝo de ĉina ekonomio al la mondo."

Laŭ konigo, ĉinaj niveloj de atestado kaj konfirmado jam okupas progresintajn lokojn en la mondo. La atestado kovras ĉiujn 14 kampojn de la atestaj establaĵoj, laboj kaj ekzamenaj establaĵoj kaj tute 39 fakojn de la nacia ekonomio. Interalie, kvanto de laboj pri atestado okupis la unuan lokon en la mondo kaj la kvanto de ekzamenaj establaĵoj pri atestado okupis antaŭan vicon en la azi-pacifika regiono.

Sekve de laŭgrada perfektigo de ĉina sistemo de atestado kaj konfirmado, ĉinaj tiaj laboroj estas laŭditaj de pli kaj pli da landoj kaj internaciaj organizoj.

En komuna celebra letero, prezidanto de Internacia Atestada Forumo kaj prezidanto de Internacia Laba Konfirmada Kunlaboro donis altan takson al influa forto de ĉina laboro al la internacia socio. En la inaŭguro, ĝenerala sekretario de Ĉina Nacia Atestada Servo por Konfirma Takso sinjoro Xiao Jianhua legis la leteron.

"Diplomoj, ekzamenoj kaj raportoj, konfirmitaj de Ĉina Nacia Atestada Servo por Konfirma Takso havas egalan fidindecon en landoj kaj ekonomi-korpoj, kie troviĝas konfirmadaj establaĵoj en pluraj interkonsentoj, kaj establis kapablan kaj konfidan platformon al tio, ke ĉinaj ekzamenaj kaj atestaj rezultoj gajnu internacian konfirmon, kaj ludis pozitivan rolon en internacia komerco. La konfirma servado de Ĉina Nacia Atestada Servo por Konfirma Takso estas aparte grava por altigi internacian konkurencan forton de ĉina merkato kaj levi internacian konkurencan forton de 'faritaj de Ĉinio' en la ekonomi-tutmondiĝa fono."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040