china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio akcentas profesian trejnadon en universitatoj
(GMT+08:00) 2009-06-10 17:38:59

En la 10-a de junio Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj publikigis raporton pri dungiteco de universitataj diplomiĝintoj. La raporto diras, ke la dungiteco de ĉi-jara universitataj diplomiĝintoj malaltiĝis kompare kun tiu en la lasta jaro. Konsiderinte influon de la financa krizo, specialistoj opinias, ke oni devas preni preni plurajn rimedojn por solvi la problemon pri malfacila dungiĝo de universitataj diplomiĝintoj.

laborfoiro

Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Eduko, ĉi-jare en Ĉinio 6,11 milionoj da studentoj diplomiĝis el universitatoj, je ĉirkaŭ 500 miloj pli multe ol en la lasta jaro. Antaŭ nelonge oficistoj el la ĉina Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco publike diris, ke ĉirkaŭ 45% de ĉi-jaraj universitataj diplomiĝintoj subskribis laborkontrakton, iom malpli multe ol en la lasta jaro, kaj 2,75 milionoj da diplomiĝintoj jam dungiĝis.

Freŝa raporto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj opinias, ke kaŭzo de la malfacila dungiĝo kuŝas en tio, ke la nombro de diplomiĝintoj estas tre granda, strukturo de universitataj fakoj estas malekvilibra, kaj la edukado substrekanta studojn ne povas altigi la plenampleksan kvaliton kaj laborkapablon de la studentoj.

Akceptante intervjuon, sinjoro Yang Dongping, direktoro de la instituto pri alta edukado sub la Pekina Politekniko, diris, ke al ĉinaj studentoj delonge mankas ĉiuflanka profesia trejnado, kaj pro tio ne fortas la laborkapablo de studentoj. Li diris: "Nun oni edukas nur la diplomiĝontojn pri profesiaj scioj. Tio tro tardas kaj tute ne sufiĉas. Oni devas trejni de la komenco la studentojn por ke ili faru la profesian planon, konu diversajn profesiojn kaj partoprenu en la socia praktiko, tial ili povas difini direkton de venonta kariero."

profesia trejno

El la raporto oni povas trovi, ke universitataj diplomiĝintoj malfacile dungiĝas, tamen la dungiteco de diplomiĝintoj el profesiaj lernejoj kontinue altiĝas. Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ministerio pri Eduko, tiu ĉi tendenco komenciĝis en la jaro 2005. Tamen enketo montris, ke nur 18% de ĉinaj lernantoj preferas universitatojn al profesiaj lernejoj, sed en Germanio kaj Hindio tiu ĉi proporcio respektive atingis 30% kaj 40%.

Sinjoro Yang Dongping opinias, ke en Ĉinio superabundas homaj resursoj, tamen la problemo estas diferenco inter la tradicia ideo kaj la edukado; oni devas forlasi la ideon, ke diplomiĝinte el universitato oni povas trovi bonan laboron, kaj forigi la baron inter la profesia edukado kaj la alta edukado. Li diris: "La socio devas krei kondiĉojn kaj ligi la profesian edukadon kun aliaj edukadoj por ke la edukado estu pli cirkuligebla. Universitatoj devas direkti la atenton al la edukado de disponeblajn kaj praktikaj fakuloj."

La ĉina registaro jam difinis la taktikon "entreprenado akcelu la dungitecon". La raporto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj montras, ke nur 1% de ĉinaj universitataj diplomiĝintoj faras mementreprenadon, tamen en iuj landoj la proporcio atingis 20% aŭ 30%. Diverslokaj registaroj de Ĉinio jam lanĉis la politikon pri favora kredito kaj starigis grandan nombron da industriaj parkoj speciale por entreprenado de universitataj diplomiĝintoj.

Antaŭ nelonge oficisto el la ĉina Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco malkaŝis, ke Ĉinio klopodas altigi la dungitecon de ĉi-jaraj diplomiĝintoj ĝis 70%.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040