La 10-an de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao sendis kondolencan mesaĝon al Rose Francine Rogombe, aganta prezidento kaj parlamenta prezidanto de Gabono, pro la forpaso de gabona prezidento El Hadj Omar Bongo Ondimba. En la nomo de la ĉina registaro li profunde funebras pri El Hadj Omar Bongo Ondimba kaj kondolencas la agantan prezidenton Rose Francine Rogombe, registaron kaj popolon de Gabono kaj familianojn de El Hadj Omar Bongo Ondimba.
En la kondolenca mesaĝo Hu Jintao diris, ke El Hadj Omar Bongo Ondimba estas elstara gvidanto de Gabono; en la tuta vivo li faris gravan kontribuon por stabileco kaj disvolvo de Gabono, solidareco kaj evoluo de la gabona nacio, la paca disvolvo kaj integrigo de Afriko; li alte atentis la rilatojn kun Ĉinio, 11-foje vizitis Ĉinion, profunde amikiĝis kun ĉinaj gvidantoj kaj faris historian kontribuon por starigo kaj disvolvo de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Gabono. |