china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Verdretumada filtripova softvaro estos ne devigite instalita en Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-06-11 15:56:26

(Verdretumada filtripova softvaro en Ĉinio)

 Lastatempe informo pri instalado de verdretumada filtripova softvaro en Ĉinio estas vaste atentata kaj oni maltrankvilas, ke la ago atencos personan privatecon. Konsidere al duboj de la publiko, la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informa Tekniko, kiu ellaboris ĉi-rilatan politikon, antaŭ nelonge diris, ke la ago celas preventi influon de malsanaj informoj en la interreto al adoleskantoj, uzantoj mem decidas instalon de la softvaro kaj retuloj ne estos monitorataj de la softvaro. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informa Tekniko anoncis, ke ekde la 1-a de julio ĉiuj komputiloj produktotaj kaj vendotaj en la ĉina teritorio estu anticipe instalitaj per verdretumada filtripova softvaro kaj tio same efiku al importotaj komputiloj. La softvaro posedas funkciojn bremsi erotikan enhavon, filtri malsanajn retpaĝojn kaj regi retumadan tempon.

La ago havigas al si subtenon de ĉinaj popolanoj, precipe de gepatroj de infanoj.

"Mi konsentas la aferon. Miaopinie gepatroj ne timos plu, ke infanoj legos malsanan enhavon kaj tro longe retumos. Sed estas nenecese, ke ankaŭ plenaĝuloj instalu la softvaron en siaj komputiloj."

Tamen iuj alilandaj amaskomunikiloj kaj retuloj timas, ke la softvaro eble atencos personan privatecon de retumantoj. La 9-an de junio, la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informa Tekniko respondis, ke la softvaro ne estos, kiel oni diras, devigite instalita, retuzantoj kontraste mem decidu la instalon; krome la softvaro ne faros ian ajn monitoradon al retumado nek kolektos ian ajn informon pri retuloj.

La ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informa Tekniko aĉetis unujarajn uzrajtojn de la softvaro per kapitalo kun la sumo de 41, 7 milionoj da juanoj kaj la publiko povas senpage elŝuti kaj instali la softvaron. Estas populare en la internacia socio, ke registaroj aĉetas filtripovan softvaron por senpaga uzado de la publiko, celante preventi influon de malsanaj informoj en la interreto al adoleskantoj kaj protekti ilian sanan kreskon.

Laŭ informo, la interreto konstante tenas tendencon de rapida disvolviĝo en Ĉinio. Nuntempe, la nombro de retuloj en Ĉinio atingas proksimume 360 milionojn kaj okupas la monde unuan lokon. Kompare kun tiuj en Usono kaj Eŭropo, retuloj en Ĉinio estas relative junaj kaj retuloj aĝaj malpli ol 19 jaroj okupas pli ol trionon. De la lastaj jaroj, erotika enhavo en la interreto serioze damaĝas sanon korpan kaj spiritan de adoleskantoj.

S-ro Zong Chunshan, direktoro en serva centro pri leĝa kaj psika konsulto por adoleskantoj, montris, ke anticipa instalo de softvaro efikas por ke adoleskantoj ne sin kontaktu kun malsanaj retpaĝoj.

Qiu Baochang, advokato de Ĉina Konsumula Asocio, diris, ke estas ŝlosile grave por defonte regi fabrikadon kaj cirkuladon de malsanaj informoj.

"Oni devas forte doni batojn al fabrikantoj, cirkulantoj kaj funkciigantoj de pornografiaj, erotikaj kaj vulgaraj informoj."

Karaj aŭskultantoj, ni finu nian raporton titolitan "Verdretumada filtripova softvaro estos ne devigite instalita en Ĉinio". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040