china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Averta nivelo de gripo A H1N1 altiĝas al 6-a grado
(GMT+08:00) 2009-06-12 11:16:29

Vespere de la 11-a de junio en Ĝenevo, Margaret Chan, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, proklamis en gazetara konferenco, ke ŝi decidis altigi avertan nivelon de gripo A H1N1 al la 6-a grado, nome la plej alta grado. Tio signifas, ke la unua gripo en la 21-a jarcento estas en granda cirkulado en la tuta mondo.

Monda Organizo pri Sano ankaŭ akcentis specialecon de gripo A H1N1 por ke la publiko ne estu kaptita de paniko. Margaret Chan diris, ke "granda cirkulado de gripo" reflektas ĉefe ekspansian sferon de virusoj sed ne seriozecon de la gripo mem.

Sed Monda Organizo pri Sano konfesis siajn maltrankvilojn pri la nuntempa gripo. Unue, virusoj de la gripo rapide ekspansias kaj atakas apartajn homamasojn. Pluraj gripoj en la pasinta jarcento bezonis 6 ĝis 9 monatojn por ekspansii en la tuta mondo sed gripo A H1N1 bezonis nur malpli ol 2 monatojn. Virusoj de la gripo atakas ĉefe junulojn kun la aĝo de malpli ol 25 jaroj. Ankaŭ homoj kun kronikaj malsanoj kaj gravedulinoj estas facile atakitaj de la gripo.

Due, ekzistas granda ebleco de variiĝo de virusoj de la gripo. Monda Organizo pri Sano plurfoje substrekis, ke kvankam nuntempe la homaro posedas iujn karakterizojn de gripo A H1N1, tamen ankoraŭ estas multaj demandoj pri la gripo. Nuntempe la gripo ankoraŭ estas en la fundamenta periodo, ĝiaj virusoj ĉiam eble variiĝos en malfacile prognozeblaj manieroj kaj eble naskos variojn kun altaj mortigaj proporcioj.

Trie, la publiko eble malstreĉos singardemon pro mildeco de la gripo. Margaret Chan diris, ke estas bona novaĵo, ke iuj infektitoj kun malserioza simptomo mem resaniĝas, sed estas maltrankvilige, ke la publiko eble malstreĉos sian viglatentemon.

Fine, mankas al evoluantaj landoj kapablo trakti kontraŭ la gripo. Nuntempe la gripo aperas ĉefe en relative riĉaj landoj, sed neimagebla estas rezulto, se la gripo cirkulos en plej malriĉaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040