china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plifortigas protektadon de kulturaj heredaĵoj
(GMT+08:00) 2009-06-12 17:23:32

La 12-an de junio sur ruino de la antikva urbo Liangzhu en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang la ĉina Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj inaŭguris forumon pri protektado de gravaj kulturaj ruinoj, kaj en la 13-a de junio Ĉinio memorfestos la 4-an Tagon de Kulturaj Heredaĵoj. Raportisto informiĝis de la forumo, ke en la jaro 2006 Ĉinio difinis la Tagon de Kulturaj Heredaĵoj, kaj poste ĝi prenis efikajn rimedojn por plifortigi protektadon de kulturaj heredaĵoj.

ombroteatro

La forumo havas la ĉeftemon "Protektado de gravaj ruinoj kaj konstruado de ŝtata parko de kulturaj ruinoj", kaj al ĝi ĉeestas oficistoj de diversnivelaj administracioj pri kulturaj heredaĵoj, famaj arkeologoj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj. La ĉeestantoj interŝanĝas opiniojn per prelego, diskuto kaj surloka esploro por perfektigi la protektadon de gravaj kulturaj ruinoj.

Sinjoro Huang Jinglue, specialisto pri protektado de kulturaj heredaĵoj kaj estro de arkeologa grupo de la ĉina Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj, diris, ke pro rapidiĝo de la urbanizo Ĉinio devas atenti la kontraŭdiron inter la disvolvo kaj protektado. Li diris: "Kulturaj ruinoj plejparte troviĝas kun granda areo en urboj, kaj tie ofte loĝas multaj homoj. Tio estas granda problemo por la protektado. Tial oni devas konigi al loĝantoj la valoron kaj signifon de kulturaj ruinoj. Pasintece oni nesufiĉe elvolvis rolon de ruinoj, sed ĉefe konsideris la protektadon. Estas tre bone, ke nun oni proponas starigi parkojn de ruinoj, ĉar tio povas veki la konscion de popolanoj pri graveco de la ruinoj."

teksado

De la lastaj jaroj la ĉina registaro praktikas la protekton ankaŭ al nemateriaj kulturaj heredaĵoj, ekzemple al Kunqu-opero kun la historio de pli ol 600 jaroj. Lin Yongjun, estro de la departemento pri artoj sub la ĉina Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj, diris, ke de la jaro 2005 post kiam komenciĝis la projekto savi kaj protekti Kunqu-operon, la antikva opero atingis rimarkindan sukceson en la trejnado de aktoroj kaj prezentado. Lin Yongjun diris: "En la pasintaj 5 jaroj per la projekto oni monhelpis la verkadon de 38 repertuaroj el famaj antikvaj romanoj kaj prezentadon de elstaraj operoj de Kunqu. La prezentadoj altiris ĉirkaŭ milionon da spektantoj. Krome oni ankaŭ financis kunqu-operajn trupojn veturi al fremdaj landoj por prezentado."

La ĉina registaro ankaŭ subtenas la daŭrigon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj per diversaj rimedoj, senĉese kompletigas leĝojn koncernajn al protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj starigas diversnivelajn protektajn sistemojn.

Kunqu-opero

La 11-an de junio la ĉina Kultura Ministerio publikigis la novan liston de reprezentivaj daŭrigantoj de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Antaŭ nelonge ĉina vicministro pri kulturo sinjoro Zhou Heping diris: "La daŭrigantoj havas la gravan mision protekti kaj disvolvi nemateriajn kulturajn heredaĵojn. La kultura ministerio jam publikigis du grupojn da daŭrigantoj, kaj en la lasta jaro komenciĝis juĝado de la tria grupo."

En la jaro 2006 la kultura ministerio publikigis la 1-an grupon de reprezentivaj daŭrigantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj nun la nombro de la daŭrigantoj jam superis 2 milojn. Ili ricevas monhelpon kaj premion laŭ koncerna politiko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040