china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao refoje faras eksteran vojaĝon por kunlaboro
(GMT+08:00) 2009-06-14 18:50:56
Posttagmeze de la 14-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon kaj komencis la 7-tagan eksterlandan vizitadon. La ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimis, ke la ĉina flanko esperas, pere de ĉifoja vizitado, plifirmigi la tradiciajn bonnajbarajn amikecajn rilatojn kun koncernaj landoj kaj profundigi la praktikeman kunlaboron kun ili, celante trakti defiojn alportitajn de la nova situacio. Intervjuate, fakuloj montris, ke ĉifoja vizitado fare de la ĉina plej alta gvidanto celas aktive respondi al atendo de la internacia socio, kaj ludi pli konstruivan rolon en rezisto kontraŭ la tutgloba financa krizo.

La rusa fama historia urbo Yekaterinburg estas la unua stacio de la vizitado fare de Hu Jintao. Li ĉeestos al la 9-a konferenco de la membrolanda ŝtatestra konsilantaro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Por la organizo fondita nur antaŭ 8 jaroj, la severa ekonomia situacio de la tuta mondo estas grava defio al ĝi sur la kreska vojo. Parolante pri temo de ĉifoja pinta konferenco, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Li Hui akcentis gravecon de kunaga trakto kontraŭ la krizo. Li diris:

"La konferenco celas daŭre kaj ĉiuflanke efektivigi 'Konvencion pri Longedaŭraj Bonnajbareco kaj Kunlaboro inter Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo', pluapaŝe profundigi la kunlaboron en kampoj politika, sekuriga, ekonomia kaj kultura, komune trakti malfavoran influon el la financa krizo, akceli la regionan ekonomion pli frue reprosperiĝi, plifirmigi regionajn sekurecon kaj stabilecon, impulsi konstruadon de la harmonia regiono kun longedaŭra paco kaj komuna prospero."

En Yekaterinburg, Hu Jintao ankaŭ ĉeestos al la unuafoja oficiala intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio, Rusio, Hindio kaj Brazilo ( briko ). De la lastaj jaroj, la ekonomia kresko de la nomitaj kvar landoj estas tre rapida kaj ilia internacia pozicio senĉese leviĝas. Kiam la financa krizo disvastiĝas tra la tuta terglobo, diversaj landoj metis la grandan esperon sur ilin, kaj "rolo de Ĉinio" estas pli vaste atendata.

Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei esprimis, ke la ĉina flanko, per la konstruiva sinteno, partoprenos en la unuafoja pinta intervidiĝo de la kvar landoj (briko), kaj esperas akiri triflankajn fruktojn. Li diris:

"La unua estas plimultigi la strategian komunan konon de la kvar landoj kaj fortigi la strategian interfidon; la dua, aktive reguligi la starpunkton kontraŭ la financa krizo kaj kune kontribui por akceli la ekonomian revigliĝon; la tria, projekti la estontan direkton de dialogo kaj kunlaboro inter la 4 landoj kaj impulsi la kunlaboron senĉese antaŭenmarŝi laŭ sana kaj stabila vojo."

Hu Jintao ankaŭ faros la ŝtataferan viziton al Rusio, Slovakio kaj Kroatio. Ĉijare 60-jariĝas la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio rapide disvolviĝas de la lastaj jaroj. Ĉina esploristo s-ro Jiang Yi diris, ke la pinta reciproka vizitado de Ĉinio kaj Rusio estas neniam prokrastita, tio plene pruvis maturecon kaj stabilecon de la dulandaj rilatoj.

Slovakio kaj Kroatio ambaŭ estas la tradiciaj amikecaj landoj de Ĉinio. Ĉifoja vizito de Hu Jintao estos la unuafoja vizito al ili fare de la ĉina ŝtatestro. La ĉina flanko atendas, pere de la vizito, plifirmigi la tradiciajn amikecajn rilatojn kaj profundigi la praktikeman kunlaboron kun tiuj landoj, por trakti defiojn el la nova situacio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040