china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj oficistoj pozitive taksas Ŝanhajan Kunlaboran Organizon
(GMT+08:00) 2009-06-18 10:25:53
La ĉina delegacio al la pinta konferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Jekaterinburgo aranĝis gazetaran konferencon, vespere de la 15-a de junio. Oficistoj el la ĉinaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj Ministerio pri Komerco konigis la atingojn akiritajn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en protektado de paco kaj stabileco de la regiono kaj akcelo de komuna evoluado de la membroj en la lastaj jaroj.

Estro de la Internacia Departemento sinjoroWu Hailong, vicestro de Eŭrop-Azia Departemento sinjoro Zhang Xiao sub la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj  kaj estro de Eŭropa Departemento sinjoro Sun Yongfu kaj estro de Internacia Departemento sinjoro Yu Jianhua sub la ĉina Ministerio pri Komerco ĉeestis al la gazetara konferenco. Parolante pri la rapida disvolviĝo de la organizo, sinjoro Zhang Xiao diris:

"Ni opinias, ke de la lasta jaro la Ŝanhaja Kunlabora Organizo tenas la tendencon de rapida disvolviĝo, la kialo kuŝas en tio, ke la membroj konsekvence observas la 'ŝanhajan spiriton', kies kerno estas egaleco, reciproka utilo, reciporka konfido, respekto al kultura diverseco kaj strebado al komuna evoluado."

La financa krizo tra la tuta mondo estas defio al la membroj de la organizo kaj ankaŭ temo ĉefe diskutota en la pinta konferenco en Jekaterinburgo. Sinjoro Sun Yongfu opinias, ke la financa krizo neeviteble alportas negativan influon al la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter la membroj de la organizo, tamen ankaŭ ekzistas pozitiva flanko. Li diris:

"Estas normale, ke la financa krizo alportas negativan influon al niaj du-flankaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj. Tamen ankoraŭ kreskas nia komerco kun Kirgizstano, Uzbekstano kaj Taĝikstano, aparte menciindas, ke nia komerco kun Uzbekstano kaj Taĝikstano kreskis je pli ol 80% en la tempodaŭro de januaro ĝis aprilo. Tio ja estas ĝojinda."

Krom la ekonomiaj kunlaboroj, ankaŭ la milita kunlaboro pli kaj pli fortiĝas. Pri tio la Okcidento maltrankvilas. Iuj okcidentaj landoj opinias, ke la organizo estas milita organizo kontraŭ NATO kaj estas minaco al disvolviĝo de NATO. Pri tio, sinjoro Zhang Xiao diris:

"La Ŝanhaja Kunlabora Organizo ne estas ferma milita kaj politika grupo. Ĝi sekvas la orientilon de paco, kunlaboro kaj malfermo kaj ne direktiĝas kontraŭ la tria flanko. La organizo sin dediĉas al protektado de paco kaj stabileco de la regiono kaj al komuna evoluado kaj komuna prospero de la membroj. Ĉiuj membroj tenas bonajn kunlaborajn rilatojn kun okcidentaj landoj. La membroj de la organizo unuanime opinias, ke la organizo devas plue sekvi la principon pri amikeco, kunlaboro, malfermo kaj travidebleco."

La pinta konferenco en Jekaterinburgo sin karakterizas interalie per ankoraŭ pli ofta interaktivado inter la membroj kaj observantoj dum la konferenco. Pri tio sinjoro Zhang Xiao diris:

"En la konferenco ŝtatestroj de la membroj kaj tiuj de observantoj intervidiĝos. Tio estas la unua simila aktivado en la lastaj 8 jaroj post la fondiĝo de la organizo kaj montras, ke la membroj volas kaj ege interesiĝas pri kunlaboro kun la observantoj."

Ĉinaj oficistoj unuanime opinias, ke post ok-jara disvolviĝo, la organizo jam estas grava kaj konstruiva forto de la propra regiono kaj ludas neanstataŭigeblan rolon en protektado de paco kaj stabileco de la regiono, akcelo de komuna evoluado de la membroj kaj protektado de gravaj interesoj de la membroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040