china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unua oficiala intervidiĝo inter kvar landoj(foto)
(GMT+08:00) 2009-06-18 10:26:21

La 16-an de junio en la rusa urbo Jekaterinburgo okazis la unua oficiala intervidiĝo inter gvidantoj de la kvar landoj, la tiel nomata "Briko". Ĉe la serioza tempo de pli kaj pli profundiĝanta financa krizo tra la tuta mondo, Ĉinio, Rusio, Brazilo kaj Hindio, ĉefaj novamerkataj landoj, atingis komunajn konojn pri fortigo de kunlaboro, respondo al la atako de la internacia financa krizo kaj kuna klopodado por antaŭenpuŝi la mondan ekonomion revigliĝi.

En la komuna deklaro publikigita post la intervidiĝo la kvar landoj apelacias, ke diversaj flankoj aktive realigu la komunajn konojn atingitajn en la aprila londona financa pinta konferenco de Grupo 20, kaj promesas fari kompaktan kunlaboron por tio. Pri reformado de internacia financa institucio atentata de diversaj flankoj, la kvar landoj proponas altigi la parolrajton kaj reprezentantecon de novaj merkatoj kaj evolulandoj en internacia financa institucio, kaj akcentas fondi internacian monan sistemon stabilan, atendeblan kaj pli plurisman. En la deklaro la kvar landoj apelacias ankaŭ bremsi komercan protektismon kaj esprimas la decidon realigi daŭrigeblan evoluadon kaj fortigi kunlaboron sur la kampoj scienca, teknika, eduka kaj similaj.

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao proponis, ke la kvar landoj devas plene utiligi la nunan mekanismon, profundigi politikan interkonfidon dank' al dialogo kaj interfluo, fortigi ekonomian kunlaboron pere de la propraj avantaĝoj en la flankoj profitfonta, merkata, laborforta kaj sciencteknika, antaŭenpuŝi interfluon sur la kampo humaneca, kaj meti solidan bazon por profundigi ĉiudirektan kunlaboron. Li akcentis, ke la kvar landoj devas reciproke respekti alies disvolvan vojon, interŝanĝi spertojn pri disvolvo, reciproke referenci modelojn de disvolvo kaj ĝui ĉion ĉi menciitan kune kun la evolulandoj sur la bazo de memvolonteco.

En sia parolado Hu Jintao prezentis por la kvar landoj proponojn ĉefe pri respondo al la internacia financa krizo kaj antaŭenpuŝo kaj restarigo de la monda ekonomia kreskado. Unue, la kvar landoj devas kune antaŭenpuŝi ellaboradon de projekto pri reformado de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko; due, sin dediĉi al antaŭenpuŝo de reformado de internacia financa sistemo; trie, sin dediĉi al realigo de la jarmila disvolva celo de UN; kvare, plenforte respondante al la internacia financa krizo, racie trakti aliajn elstarajn problemojn influantajn evoluadon.

Rusa prezidento Dmitry Medvedev esprimis en sia parolado, ke la kvar landoj kun grandega ekonomia forto devas fortigi sian kunagadon, prezenti proponojn pri gravaj internaciaj financaj problemoj, realigi komunajn konojn atingitajn en la londona kaj vaŝingtona financaj pintaj konferencoj de la Grupo 20, perfektigi la internacian financan sistemon, fortigi plurflankajn kaj duflankajn kunlaborojn, kaj kune respondi al la problemoj de sekureco de energio kaj greno, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj. Brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva montris, ke pro la internacia financa krizo la internacia socio konscias la gravecon de la novamerkataj landoj, troviĝas vasta spaco por kunlaboro inter la kvar landoj. Hinda ĉefministro Manmohan Singh esprimis, ke la kvar landoj devas firme oponi kontraŭ protektismo, antaŭenpuŝi reformadon de strukturo de internacia ekonomia kaj financa sistemo, kaj samtempe, fortigi kunlaboron inter la realaj ekonomioj kaj vastigi kunlaboron sur la kampoj de scienco, tekniko, energio, agrikulturo kaj aliaj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040