china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj Rusio atingis komunan konon pri antaŭenigo de strategia kunlaboro
(GMT+08:00) 2009-06-18 15:04:37

La 17-an de junio en Moskvo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun rusa prezidento Dmitri Medvedev. La du flankoj atingis komunan konon pri interfluado kaj kunlaborado en kampoj de politiko, ekonomio, komerco, scienctekniko kaj humanismaj aferoj kaj akordigo kaj kunordigo en gravaj regionaj kaj internaciaj aferoj.

Posttagmeze de la 17-a de junio laŭ la loka tempo, post la duhora intervidiĝo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento Dmitri Medvedev kune aperis sur la loko de la subskriba ceremonio. Ĉinio kaj Rusio subskribis interkomprenajn memorandojn pri kunlaboro koncerna al natura gaso kaj karbo kaj plurajn dokumentojn, kia frama interkonsento pri kredito de 700 milionoj da usonaj dolaroj inter la ĉina Importa kaj Eksporta Banko kaj la rusa Alekstera Ekonomia Banko. La dulandaj ŝtatestroj, poste en la gazetara konferenco, unuanime donis altan taksadon al la disvolviĝo de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj la atingoj akiritaj en tiu ĉi intervidiĝo. Dmitri Medvedev diris:

"Nia interparolado kun la delegacio vizitanta Rusion kaj gvidata de Hu Jintao, prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, iris en la etoso de amikeco, konstruiveco kaj interfideco. Tio manifestas la deziron disvolvi la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio surbaze de najbareco, amikeco, interfideco kaj reciproka utilo. Antaŭ la 60-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, ni ellaboris konkretajn taskojn kaj difinis ĉefajn direktojn por pluapaŝe evoluigi la duflankajn rilatojn."

La kuranta jaro estas la 60-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, en la tiutaga interparolado la dulandaj ŝtatestroj retrorigardis la travivaĵon de la ĉin-rusaj rilatoj dum la lastaj 60 jaroj, el kio Hu Jintao rezultigis kvar revelaciojn. Li diris:

"Unue, la ĉiam pli profundiĝantaj dulandaj politikaj rilatoj dependas nur de interfideco kaj sincereco; due, realiĝo de la kunaj disvolviĝo kaj prosperiĝo en praktika kunlaboro dependas nur de reciproka respektado, egaleco kaj reciproka utilo; trie, efika protektado de propraj fundamentaj interesoj devas baziĝi nur sur interkompreno kaj intersubtenado ĉe kernaj interesoj; kvare, nur serĉado de komunaĵoj kaj rezervado de diferencoj kaj amika interkonsiliĝo povas garantii, ke la dulandaj rilatoj longatempe disvolviĝos kun saneco kaj stabileco."

La dulandaj ŝtatestroj unuanime substrekis, ke sub la nuna internacia situacio, la du flankoj devas intensigi kunlaboradon en kampoj, kiaj ekonomio, komerco, energio kaj lokaj aferoj, kaj samtempe interkomunikadon kaj kunordigon sur la internaciaj scenejoj. Kune intervjuate de raportistoj, Hu Jintao kaj Dmitri Medvedev esprimis pri tio:

"Ni opinias, ke la kunlaborado inter Ĉinio kaj Rusio en la internaciaj aferoj estas plena de efikoj. La du flankoj volontas daŭrigi plifortigon de akordigo kaj kunordigo kadre de internaciaj kaj regionaj plurflankaj organizaĵoj, kiaj Unuiĝintaj Nacioj kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, por protekti pacon kaj stabilecon de nia regiono kaj eĉ de la mondo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040