china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina registara aĉeto ne estas komerca protektismo
(GMT+08:00) 2009-06-19 11:18:02

Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj aliaj sume 9 ministerioj kaj komitatoj anoncis postulante, ke oni devas unue aĉeti ĉinajn komercaĵojn en koncernaj registaraj investaj projektoj je 4 000 miliardoj da juanoj por aktivigi internan bezonon. Tiu ĉi informo tuj akiris atakon de eksterlandaj amaskomunikiloj post publikigo. Ili opinias, ke tia agado de Ĉinio estas komerca protektismo kaj pliseriozigos komercan protektismon en monda skalo. Rilate al tiu ĉi problemo, ĉina specialisto pri internacia komercado montris, ke tia agado de Ĉinio nur celas reguligi registaran aĉeton kaj aĉeti propran komercaĵon dum registara aĉeto estas internacia kutimo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

En la 4-a de junio, ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj aliaj sume 9 ministerioj kaj komitatoj publikigis komunan anoncon, postulante plifortigi superregan laboron de projektoj, kiuj aktivigas internan bezonadon. La anonco difinis, ke la registar-investaj projektoj apartenas al registara aĉeto, oni do devas aĉeti propr-landajn komercaĵojn, escepte de tio, ke oni ne trovas koncernan komercaĵon en ĉina teritorio aŭ ne povas akiri la komercaĵon laŭ taŭga komerca kondiĉo. Alie, oni devas peti konsenton de koncernaj departementoj.

Rilate al tiu ĉi agado, brita ĵurnalo Financa Tempo kaj aliaj eksterlandaj amaskomunikiloj unu post alia verkis artikolon kondamnante, ke tio estas komerca protektismo de ĉina registaro. Pri tio, Mei Xinyu, vicesploristo de esplorejo pri internacia komerca kaj financa kunlaboro de ĉina Komerca Ministerio montris, ke tiu ĉi rimedo de Ĉinio nur celas registaran aĉetadon kaj tute ne rilatas al komerca protektismo. Ĉar dum la registara aĉetado, aĉeti proprlandajn komercaĵojn estas internacia kutimo.

(sono 1)

"Dum la registara aĉetado, aĉeti proprlandajn komercaĵojn sub la sama kondiĉo estas komuna farado de diversaj landoj kaj ankaŭ estas baza rilato de diversaj landoj por protekti propran ekonomian disvolviĝon. Tia agado ne komenciĝis en Ĉinio, la evoluintaj landoj ĉiam agis laŭ tia rimedo en la pasintaj dekoj da jaroj."

Laŭ konigo, nuntempe preskaŭ ĉiuj koncernaj leĝoj de diverslandaj registaroj havas regulon aĉeti proprlandajn komercaĵojn dum registara aĉetado. Ekzemple, Usona Aĉeta Leĝo reguligas, ke registara aĉeto devas aĉeti pli ol 50% da enlandaj materialoj kaj komercaĵoj. La 10-a regulo de la Registar-Aĉeta Leĝo de Ĉinio, praktikata ekde la 1-a de januaro de la jaro 2003 difinas, ke dum registara aĉetado, oni devas aĉeti proprlandajn komercaĵojn, projektojn kaj servojn.

Rilate al diversronda kritiko, Mei Yuxin diris, ke la Registar-Aĉeta Leĝo sub framo de Monda Komerca Organizo nur estas iu plurflanka interkonsento. Nuntempe nur malmultaj membrolandoj subskribis la interkonsenton. Ĉinio nun intertraktas kun aliaj membrolandoj de la organizo kaj ankoraŭ ne subskribis la interkonsenton. Do, Ĉinio ne bezonas teni la respondecon malfermi la registaran aĉetadon.

Kvankam tia agado de Ĉinio nur celas reguligi registaran aĉetadon, tamen ne malmultaj amaskomunikiloj eksterlandaj ĉiam ligas faradon de Ĉinio kun la regulo "aĉeti usonaĵon", aprobita de Usona Kongreso frue de la kuranta jaro kaj opinias, ke ambaŭ flankoj malobeis komercan liberan principon. Pri tio Mei Yuxin montris, ke Ĉinio kaj Usono havas tute malsanan staton.

(sono 3)

"La ĉina difino nur celas registaran aĉetadon, tamen la usona estas praktikata en ĉiuj projektoj, kiuj akceptas registaran monhelpon."

Do, resume eksterlandaj amaskomunikiloj miskomprenas la ĉinan politikon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040