china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Obama avertis Iranon protekti popolan rajton pri paca protesto
(GMT+08:00) 2009-06-20 14:05:31

La 19-an de junio usona prezidento Barack Obama avertis la iranan registaron, ke ĝi devas konscii ĉu estas efektive protektata la rajto de la irana popolo pri paca protesto, ĉar tio estas atentata de la internacia socio; Irano estas observata de la tuta mondo.

La averto de Barack Obama estas konsiderata kiel respondo al la parolo de la irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei pri la irana situacio.

Tiutage Ayatollah Sayyed Ali Khamenei faris parolon en la Teherana Universitato. Li diris, ke en la okazinta prezidenta elektado ne eblas aperi grandskala manipulado de balotiloj; kandidatoj kontestantaj la elektadan rezulton devas serĉi solvon laŭ la leĝa vojo, sed ne devas premi la aŭtoritatojn per surstrata protesto. Li avertis, ke oni devas tuj haltigi la proteston, alie gvidantoj de la protesto devas porti respondecon pri iu ajn sangado, perforto kaj tumulto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040