china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito de Hu Jintao estas plene sukcesa
(GMT+08:00) 2009-06-21 16:23:37

La 20-an de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao finis viziton en Rusio, Slovakio kaj Kroatio. Akceptante intervjuon, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi, kiu akompanis Hu Jintao al la vizito, esprimis, ke la vizito de Hu Jintao atingis sian celon pri firmigo de solidareco kaj amikeco, plifortigo de strategia kunlaboro, profundigo de praktikema kunlaboro kaj protekto de komunaj interesoj kaj la vizito estas plene sukcesa.

La vizito de Hu Jintao komenciĝis en la 14-a de junio. Li ĉeestis al la 9-a Pinta Konferenco de ŝtatgvidantoj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la oficiala intervidiĝo de ŝtatestroj de la kvar landoj Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio. Cetere li ankaŭ faris ŝtataferan viziton al Rusio, Slovakio kaj Kroatio.

Yang Jiechi esprimis, ke la vizito antaŭenpuŝas solidarecon kaj kunlaboron de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj longtempan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la organizo; plifortigas dialogon, kunlaboron kaj kunaranĝon inter Ĉinio kaj aliaj landoj kun novleviĝantaj merkatoj; pliigas nivelon de strategia kunlaboro kaj konfido inter Ĉinio kaj Rusio; plifortigas la tradiciajn amikecajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj mez- kaj orienteŭropaj landoj, kiaj Slovakio kaj Kroatio kaj tio certe donos gravan kaj profundan influon al diversaj flankoj por ilia trakto al defio de la internacia financa krizo kaj konstruo de harmonia mondo. La ĉina flanko aktive efektivigos komunajn konojn atingitajn de Hu Jintao kun koncernaj landoj dum la vizito kaj manenmane kun koncernaj flankoj kreos pli belan estontecon.

Yang Jiechi esprimis, ke la Pinta Konferenco de ŝtatgvidantoj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazinta en Yekaterinburg en la 16-a estas tre grava. Al la konferenco ĉeestis ĉefoj de ses membrolandoj kaj gvidantoj de kvar observantaj landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj tio manifestas urĝan deziron de la organizo por plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kaj kune trakti al la internacia financa krizo.

Yang Jiechi esprimis, ke la unua oficiala intervidiĝo de ŝtatestroj de la kvar landoj, Ĉinio, Rusio, Hindio kaj Brazilo, havas novigan signifon. Komuna deklaracio kaj deklaracio pri grena problemo eksplikas komunajn konojn de tiuj kvar landoj rilate al internacia financa krizo, energio-sekureco kaj grena sekureco kaj tio pliigas influon kaj rolon de landoj kun novleviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj en la inernaciaj aferoj.

Parolante pri vizito de Hu Jintao al Rusio, Yang Jiechi diris, ke la kuranta jaro estas 60-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj la ĉina-rusaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj estas en la nova startpunkto kaj frontas al grava disvolva bonŝanco. La rusa registaro alte atentas viziton de Hu Jintao kaj aranĝas atenteman akcepton kun plej supera normo. Prezidanto Hu Jintao kaj prezidento Dmitry Medvedev faris enhavoriĉan interparolon.

Yang Jiechi diris, ke prezidanto Hu Jintao faris ŝtataferan viziton al Slovakio kaj Kroatio, tio plene enkorpigas ĉinajn altan atenton de disvolvo de la rilatoj kun mez- kaj orienteŭropaj landoj kaj diplomatian koncepton pri egaleco de grandaj kaj malgrandaj landoj.

Yang Jiechi diris ankaŭ, ke dum vizito al Slovakio kaj Kroatio, prezidanto Hu Jintao interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj de tiuj du landoj pri trakto de la internacia financa krizo kaj lokaj situacioj kaj eksplikis koncepton de la ĉina registaro pri konstruo de la harmonia mondo.

Fine Yang Jiechi esprimis, ke la ĉina flanko aktive efektivigos komunajn konojn atingitajn de Hu Jintao kun koncernaj landoj dum la vizito kaj manenmane kun koncernaj flankoj kreos pli belan estontecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040