china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio ankoraŭ estas grava celloko por investado fare de eksteraj komercistoj
(GMT+08:00) 2009-06-22 15:25:32

(Materiala foto)

 De januaro ĝis majo ĉijare, la rekta investo de eksteraj komercistoj efektive uzita de Ĉinio malleviĝis je 20,4% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj la ekster-investa eltiro el Ĉinio ŝajne ekdisvastiĝas. Tamen laŭ la ĝenerala situacio, la plejparto de eksteraj entreprenoj elektis restadon en Ĉinio, kaj Ĉinio ankoraŭ estas la grava celloko por investado fare de eksteraj komercistoj. Bonvole aŭskultu nian raporton.

Enirinte en oficejan domegon de la Ganpact-a Limigita Kompanio en softvara parko de la ĉina orienta urbo Dalian, ni vidis, ke vico kaj vico da oficistoj absorbiĝas en sia laboro antaŭ komputiloj, kaj trans la strato, la dua oficeja domego de la nomita kompanio startas en konstruado. Rilate al la nov-konstruata oficeja domego, s-ro Mitsuru Maokawa, ĉefa administra oficisto de la kompanio, fiere diris:

"Tio estas subteno al ni fare de la urba instanco kaj la softvara parko de Dalian. Ni prezentis proponon pri konstruado de la oficeja domego, kaj ili konstruas laŭ nia postulo. Ĝi certe estos la plej bona mendita oficeja domego en la mondo."

La Ganpact-a Limigita Kompanio estas la unua ekstera entrepreno en Ĉinio por fari la servan ekster-fontan negocon, kaj nuntempe en la urbo Dalian troviĝas pli ol 300 similaj eksteraj entreprenoj. Malgraŭ la internacia financa krizo, ili aktive reagas sentime, kaj formis brilan bildon en la softvara industrio de Dalian.

S-ino Dong Li, oficistino el la Dalian-a Administracio pri Informadika Industrio, konigis, ke en la unua trimestro ĉijare, oni enspezis 9,4 miliardojn da juanoj, je 34% pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare, kaj la eksporta sumo estas 312 milionoj da juanoj, je 31,2% pli multe ol tiu en la sama periodo.

En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, multaj urboj de Ĉinio praktikis favorajn politikojn por allogi la eksteran investon, sekve ankaŭ iuj eksteraj entreprenoj kun neavangarda tekniko kaj malalta energi-utiliga povo eniris en Ĉinion. Poste pro reguligado de la ĉinaj ŝtataj politikoj kaj atako de la internacia financa krizo, nombro da eksteraj entreprenoj ne povas ne sin eltiri el Ĉinio. Sed samtempe kun tio, aliaj eksteraj entreprenoj kun la alta tekniko kaj energi-ŝpariga kaj medi-protekta povo trovis sian pli vastan spacon por florado en Ĉinio.

En marto de 2007, kiam la monde 5-a granda ŝip-fara entrepreno, la Ŝipfara Kompanio STX de Korea Respubliko konstruis sian bazlokon en la urbo Dalian, la internacia financa krizo ankoraŭ ne alvenis. Nun pasis jam du jaroj, do kiel fartas en Ĉinio tiu ĉi entrepreno preskaŭ sinkrone aperinta kune kun la internacia financa krizo? S-ro Hong Man Sun, konstanta vicestro de la kompanio, konigis:

"La 17-an de aprilo, 2009, ni jam donis la unuan ŝipon al kliento. Post fondiĝo de nia bazloko en Dalian, ni jen konstruas jen produktas, kaj nur per du jaroj ni jam pretigis la unuan ŝipon, tio vere estas la monda rekordo."

Krome la menciita translanda entrepreno ankaŭ decidis aldoni la investon, por fari la Dalian-an Filion la tutgloba produkta kaj esplora centro de la kompanio.

En Ĉinio nun troviĝas multe da eksteraj entreprenoj similaj al la Ganpact-a Limigita Kompanio kaj Ŝipfara Kompanio STX, kiuj eltrovis pli grandan spacon por sin prosperigi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040