china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio faros unuan grandskalan ordigon de leĝoj en ĉi tiu jarcento
(GMT+08:00) 2009-06-23 17:13:36

De la 22-a de junio en Pekino, ĉina leĝdona instanco la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazigas kunvenon. Unu grava temo de la kunveno estas grandskala ordigo de leĝoj. En ĉi tiu ordigo, oni nuligos 8 kaj revizios 59 leĝojn, rilate al 141 klaŭzoj. La ordigo celas fari preparon al formado de socialisma leĝa sistemo kun ĉina trajto en la jaro 2010. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Nun en Ĉinio funkcias 231 leĝoj, ili formis framon de socialisma leĝa sistemo kun ĉina trajto. La sistemo inkludas konstitucion, koncernajn leĝojn de konstitucio, civilan leĝon, komercan leĝon, administran leĝon, ekonomian leĝon kaj leĝon pri proceso kaj neprocesa procezo, la 7 leĝajn fakojn, kaj leĝojn, administrajn regularojn kaj lokajn regularojn, la leĝojn kaj regularojn en tri tavoloj. La ĉina leĝdona instanco opinias, ke iuj leĝoj estis ellaboritaj antaŭ longe kaj jam malkonformas al la reala bezono, ankaŭ kunigo inter iuj leĝoj estas ne glata. Tial, necesas ordigo al la nunaj leĝoj, tio estas tre grava por altigi leĝdonan efikon. Estro de leĝa instituto sub Ĉina Popola Universitato profesoro Wang Liming diris intervjuate:

"En la premiso, ke nia leĝsistemo unuapaŝe formiĝis, la ŝlosilo estas garantio de leĝdona efiko. Nome, niaj leĝoj devas kontentigi bezonon de socia praktiko kaj konformi al bezono de socia disvolvo. Tial, necesas ordigo. Per la ordigo, ni faros necesan revizion al iuj enhavoj malkonformaj al reala bezono aŭ ŝanĝiĝintaj."

La ordigo inkludas nuligon kaj revizion de leĝoj, kaj celas ĉefe leĝojn, ellaboritajn antaŭ la 90-aj jaroj de la lasta jarcento kaj ne sisteme reviziitajn.

Pri la 8 nuligotaj leĝoj, estro de komitato de leĝsistema laboro sub la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Li Shishi diris:

"Iuj leĝoj, ellaboritaj komence de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko aŭ frue de reformado kaj malfermo, nun jam klare nekonformas al bezono de ekonomia kaj socia disvolvo, iuj regularoj jam estis anstataŭitaj de novaj, celoj reguligataj kaj statoj difinitaj en iuj leĝoj grande ŝanĝiĝis, kaj ĉi tiuj leĝoj estas ne taŭgaj por reala stato."

La nombro de reviziotaj leĝoj atingis 59, ili apartenas al du specoj.

La unua estas, ke leĝoj klare ne konformas al socia bezono. Kiel enhavoj en "Ĝenerala Regulo de Civila Leĝo" kaj aliaj leĝoj pri plana ekonomio kaj ordona plano, ili jam ne konformas al la realo de socialisma merkata-ekonomia sistemo.

La alia estas, ke iuj leĝoj estas ne harmoniaj kaj ne povas kunigi sin. Ekzemple, en la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, "Konstitucio" kaj "Kriminala Leĝo" estis multfoje reviziitaj, kiam aliaj leĝoj citis klaŭzojn de la du leĝoj, aperis la disiĝa problemo.

Ĉi tiu grandskala leĝa ordigo celas formiĝon de leĝa sistemo kun ĉina trajto en la jaro 2010. Parolante pri klopoda direkto por atingi la celon, ĉina fama juristo pri civila leĝo Wang Liming esprimis:

"Unue ni firme faros leĝdonon pri iuj gravaj leĝoj, due ni devas garantii leĝdonan kvaliton, la ŝlosila punkto estas senĉesa ordigo. Laŭ mi, ĉi foja ordigo estas grava rimedo por garantii leĝdonan kvaliton kaj efikon, ankaŭ la grava ĉenero en konstruado de socialisma leĝsistemo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040