china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Leviĝas ekonomia zono sur okcidenta bordo de markolo Taiwan
(GMT+08:00) 2009-06-24 17:21:10

la aŭtomanufaktura urbo Sud-Oriento

En la lasta monato la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis Opiniojn pri Subteno al la Provinco Fujian por Rapidigo de Konstruado de Ekonomia Zono sur la Okcidenta Bordo de la Markolo Taiwan. Nun leviĝas la ekonomia zono plena de vigleco.

Antaŭ nelonge, du aŭto-magnatoj, la usona kompanio Chrysler kaj la japana Mitsubishi, sinsekve investis 40 milionojn da usonaj dolaroj por kunlaboro kun la aŭtokompanio Sud-Oriento en la provinco Fujian. Jian Qinglong, ĝenerala direktoro de la kompanio Sud-Oriento, diris al niaj raportistoj, ke la aŭto-manufaktura bazo, forĝita de la du bordoj, estas konkureciva sur la internacia merkato kaj tre rapide disvolviĝas. Li diris: "En la estonteco ĉiujare ni lanĉos almenaŭ unu novan tipon de aŭtoj, uzante aŭ la propran markon Sud-Oriento aŭ la japanan Mitsubishi."

Kial la kompanio Sud-Oriento povas rapide disvolviĝi en la provinco Fujian, kies aŭtoindustrio ne havas fortan fundamenton? La raportistoj trovis respondon el pli ol 30 entreprenoj de aŭtaj akcesoraĵoj ĉirkaŭ la motorfabriko en la aŭtomanufaktura urbo Sud-Oriento kun la aero de pli ol 1 000 hektaroj. Preskaŭ ĉiu el la entreprenoj estas investita de taiwan-aj komercistoj. Jian Qinglong diris: "Tio estas granda avantaĝo por la kunlaboro inter Taiwan kaj Fujian. Nia kompanio altiris pli ol 30 pintklasajn taiwan-ajn entreprenojn. Ĉi tie ili kolektiĝis en industrian grupon kaj liveras al nia kompanio grandan helpon en la merkata konkurenco."

Por la aŭto-industria kunlaboro inter la du bordoj la registaro de Fuzhou, ĉefurbo de la provinco Fujian, plenforte intensigas konstruadon de bazaj instalaĵoj de la aŭtomanufaktura urbo kaj samtempe plibonigas la cirkonstancojn. Akceptante intervjuon, Chen Mingsen, direktoro de la industria esplorinstituto sub la partia lernejo de la provinco Fujian, diris: "La kerno estas, ke nia provinco plibonigu la medion de investado, zorge akceptu industrian transigon de Taiwan kaj pliigu la ekonomian dependecon de la du bordoj por ke la provinco Fujian fariĝu pioniro de la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter popolanoj de la du bordoj.

Pro granda interkompletigeco de la du bordoj altiĝas kunlaboroj pri financo, transportado, komerco, informa teknologio kaj turismo. Maje de la kuranta jaro en la 11-a komerca foiro de la du bordoj oni subskribis interkonsentojn pri 37 investaj programoj, kaj la investo el Taiwan atingis 244 milionojn da usonaj dolaroj je 44,38% pli multe ol tiu en la lasta foiro.

Maje la provinco Fujian publikigis Regularon pri Agrikultura Kunlaboro inter Fujian kaj Taiwan. La regularo tekstas: "Taiwa-aj komercistoj, kiuj okupiĝas pri la agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, ĝuas la trakton, fovorajn politikojn kaj servojn same kiel loĝantoj de la provinco Fujian. Samtempe en la urbo Xiamen fondiĝis sekcio pri la komerco kun Taiwan. Ankaŭ rapida monsendo inter la du bordoj malfermis novan vojon por la financa kunlaboro. "

Evidentiĝas efiko de la industria konektiĝo de la du bordoj, kaj pro tio senĉese altiĝas la plenampleksa konkurencivo de la provinco Fujian. Yu Guangzhou, vicsekretario de la partia komitato de la provinco Fujian, diris: "Al Taiwan necesas transigi iujn industriojn, kaj ili estas taŭgaj por nia provinco. Interfluoj kaj kunlaboroj estas avantaĝoj por la estonteca disvolviĝo. Ĝeneral-dire sukceso de la kunlaboro pliigas gravecon de la konstruado de la ekonomia zono."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040