china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio postulas al komercaj bankoj strikte regi kreditan fluon
(GMT+08:00) 2009-06-26 15:29:09

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, antaŭ nelonge la Ĉina Banko-Reguliga Komisiono publikigis anoncon, postulante, ke komercaj bankoj nepre kontentigu postuladon de la reala ekonomio pri pruntepreno kaj preventu kontraŭleĝan fluon de kreditaj kapitaloj en bilomerkaton kaj dom-bienan industrion, kaj ke ili malstriktigu la kontrolon pri kvanto kaj rapido de kredito. Koncernaj specialistoj opinias, ke la banko-reguliga komisiono publikigis la anoncon por averti la bankojn ne draste malfermi krediton spite al riskoj. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

Komence de la kuranta jaro Ĉinio lanĉis malstriktan monpolitikon por rezisti kontraŭ la monda financa krizo, tamen tio tre rapide kreskigis krediton de financaj institucioj. En la lastaj 5 monatoj la kresko de kredito atingis 5 840 miliardojn da juanoj je 840 miliardoj pli multe ol la planita kresko de la tuta jaro. Tro rapida kresko de la kredito pliigas la financan riskon.

Akceptante intervjuon, sinjoro Yin Zhongli, vicdirektoro de la esplora sekcio pri financa merkato sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la banko-reguliga komisiono publikigis la anoncon, probable konsiderinte la resalton de malbonaj pruntedonoj. Li diris: "La eniro de kreditaj kapitaloj en biloborson kaj dom-bienan merkaton alportas grandan riskon, ĉar la prezoj de biloj kaj domoj ne povas ĉiam altiĝi. Kiam la prezoj falas, la investantoj suferas grandan perdon, kaj la risko de bankoj pliiĝas, tial diversaj landoj pli aŭ malpli limigas la eniron de kreditaj kapitaloj en biloborson kaj dom-bienan merkaton. La Ĉina Banko-Reguliga Komisiono ĉiam sin gardas kontraŭ tio. Sed ni povas supozi, ke kreditaj kapitaloj el iuj bankoj jam iris en biloborson kaj dom-bienan merkaton."

La 25-an de junio la Ŝtata Kontreviza Administracio faris raporton en la 9-a kunveno de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. La raporto diris, ke en la jaro 2008 la Ĉina Komerca Banko kaj aliaj financaj institucioj kontraŭleĝe pruntedonis al dom-bienaj entreprenoj 21,5 miliardojn da juanoj. Iuj opinias, ke spekulaj kapitaloj malhelpas la raciigon de dom-bienaj prezoj. Aprile kaj maje de la kuranta jaro en 70 mezgrandaj kaj grandaj urboj de Ĉinio la dom-prezoj malaltiĝis pli malmulte ol tiuj en la sama periodo de la lasta jaro, kaj ankaŭ la bilomerkato resaltis. Kunmetita indico de la ŝanhaja biloborso altiĝis je pli ol 50% kompare kun tiu en la fino de la lasta jaro. Superflua eniro en dom-bienan kaj kapitalan merkatojn fariĝis la kaŝita danĝero, kiu kaŭzos merkatan fluktuon.

La anonco de la banko-reguliga kimisiono ankaŭ avertas komercajn bankojn ne draste malfermi krediton. Yin Zhongli diris: "Laŭ donitaĵoj de bankoj, marte la kredito tre rapide kreskis. La grava kaŭzo kuŝas en tio, ke komercaj bankoj draste malfermis krediton en ĉiumonata fino por altigi la kvanton, kaj ĝuste pro tio la komisiono publikigis la anoncon antaŭ la fino de junio por averto."

Pro rapida kresko de la kredito en la lastaj monatoj sufiĉas cirkuleco de la ĉina merkato. Amaskomunikiloj raportis, ke fine de junio la ĉina centra banko okazigos laborkunvenon de bankestroj de diversaj filioj, kaj la ĉeestantoj probable reordos la pensfadenon pri kredito. Yin Zhongli diris: "Laŭ la nuna situacio ankoraŭ ne estas la tempo por reguligi monpolitikon. En la 17-a de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro. Li diris, ke oni plenumu plu pozitivan financpolitikon kaj konvene malstriktigan monpolitikon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040