china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ne eviteblos furioza epidemio gripo A en iuj regionoj de Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-06-30 17:56:33

La 29-an de junio, vicestro de la Oficejo Kontraŭkriza sub la ĉina Ministerio pri Sano sinjoro Liang Wannian esprimis en Pekino, ke en la estonteco pliiĝos plu la ĉelokaj infektitoj de la epidemio gripo A H1N1 en Ĉinio, ne eviteblos densa morbokvanto aŭ regiona eksplodo de la epidemio, kaj probable aperos serioza aŭ morta kazo. Ĉinio prenos redukton de dua-generaciaj kazoj de gripo A H1N1, severan preventadon de ĝia vastiĝo al loĝkvartalo kaj fortigon de kuracado de seriozaj infektitoj kiel la gravan laboron, plue fortigos monitoradon al la epidemio kaj science utiligos profitofontojn en preventado kaj regado de la epidemio.

En gazetara konferenco okazinta en tiu tago, sinjoro Liang Wannian diris, ke ĝis la 28-a de junio, en 24 provincoj kaj municipoj aperis 729 konfirmitaj kazoj de la gripo, 401 elhospitaliĝis resanigite. Pli ol 70% de la kazoj estas enkondukiĝaj, la patogeno ankoraŭ ne rimarkinde ŝanĝiĝas. Li esprimis, ke en la estonteco pli kaj pli eblos la etendiĝo aŭ cirkulado en vasta skalo de la gripo A H1N1.

/1

"En certa estonteco aperados enkondukiĝaj kazoj en nian landon; pluapaŝe multiĝos ĉelokaj infektitoj; ne eviteblos densa morbokvanto aŭ regiona eksplodo de la epidemio. La plimultiĝo de kazoj influos la krizajn homojn, kronikajn malsanulojn kaj gravedulinojn, probable aperos morta kazo; plie eblos plivastiĝo aŭ cirkulado de la gripo A en aŭtuno kaj vintro."

La oficisto montris, ke laŭ la patogena kaj disvastiĝa forto de la gripo A H1N1, kaj laŭ la prisanaj profitofontoj kaj kapablo de preventado kaj regado de nia lando, oni akurate faros sintezan taksadon pri la danĝereco de la gripo por la interna landparto kaj laŭleĝe, science kaj akurate reguligos taktikojn kaj rimedojn por preventado kaj regado de la gripo. Sinjoro Liang Wannian diris:

/2

"En la estonta periodo, redukto de dua-generaciaj kazoj, severa preventado de la gripo al loĝkvartalo, fortigo de kuracado de seriozaj malsanuloj kaj respondo al ŝanĝiĝo de la epidemio estas grava laboro. Oni fortigos preventadon kaj regadon de la gripo en lernejoj, loĝkvartaloj kaj aliaj lokoj, fortigos monitoradon de la epidemio kaj kuracadon de seriozaj malsanuloj, science kaj racie utiligos profitofontojn en preventado kaj regado kaj bone faros preparadon de diversaj laboroj."

Laŭ konigo, vakcino estas efika rimedo por protekti facile infekteblajn homojn. Nun en nia lando 10 fabrikoj povas produkti vakcinon de la gripo. Ili jam ricevis virusan stamon liveritan de la Monda Organizo pri Sano. Laŭ specialistoj, necesas almenaŭ tri monatoj de esplorado kaj produktado ĝis finfina aplikado de la vakcino.

Sinjoro Liang Wannian informis en la gazetara konferenco, ke Ĉinio planas rezervi antaŭ la 1-a de oktobro vakcinon laŭ 1% de la totala loĝantaro kiel strategian rezervadon kontraŭ furioza eksplodo de la gripo.

Li diris, ke por iu ajn vakcino ne eviteblas nebona reakcio, malgraŭ kiel ajn detala, sekuriga kaj efika preparado. Pro tio, la vakcinado ne povas esti taŭga por ĉiuj. Specialistoj esploras kaj konfirmas vakcinadon laŭ malsamaj statoj kaj ordoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040