china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vendiĝas enirbileto de Ŝanhaja Monda Foiro
(GMT+08:00) 2009-07-01 19:40:35

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, de la 1-a de julio oficiale vendiĝas la enirbiletoj de la Ŝanhaja Monda Foiro por individuoj tra la tuta mondo. Ĉiuj aĉetantoj povas akiri biletojn en koncernaj vendejoj. La vendado iras orde pro sufiĉa provizado kaj senbara vendkanalo. Koncerna respondeculo de la Buroo de Ŝanhaja Monda Foiro prognozis, ke antaŭ la inaŭguro 40% de la biletoj estos venditaj.

La Ŝanhaja Monda Foiro oficiale inaŭguriĝos en la 1-a de la venonta majo, la preparado iras en ordo. Vicestro de la Buroo de Ŝanhaja Monda Foiro sinjoro Chen Xianjin konigis:

"La vendado de la dua periodo iras de la 1-a de julio ĝis la 31-a de decembro. La porindividuaj biletoj estas du-specaj – biletoj por difinitaj datoj kaj ordinaraj; vendiĝas plu la porkolektivaj biletoj."

Laŭ konigo, la prezo de la bileto por difinita dato estas 180 juanoj de renminbi, tiu por ordinaraj tagoj, 140 juanoj. La prezoj estas malaltaj je 20 juanoj ol tiuj biletoj vendotaj dum la foiro. La difinitaj datoj estas: 3 feriaj tagoj okaze de la 1-a de majo de la venonta jaro, 7 fertaj tagoj okaze de la unua de oktobro, semajno antaŭ la fermo, sume 17 tagoj. Popolanoj en Ĉinio povas aĉeti bileton en preskaŭ 3 000 biletovendejoj funkciigataj de Ĉina Moveblo, Ĉina Telekomuniko, Trafika Banko kaj Ĉina Poŝto, aŭ pere de retejoj kaj telefonoj de la kvar agentoj. Individuoj en Hongkong, Aomen kaj Taiwan kaj eksteraj povas aĉeti bileton dank' al lokaj agentoj. Sinjoro Chen Xianjin diris:

"Antaŭ la 1-a de julio ni organizis eksterajn turismajn servojn kiel perantojn en la vendado. Ni informiĝis, ke la perantoj en Taiwan, Hongkong kaj Japanio multe laboras, la vendado iras plu. La ekstera vendado ligiĝas kun turismo. La ĉefa merkato en tiu ĉi flanko troviĝas en sudorienta Azio, kaj Hongkong, Aomen kaj Taiwan."

Laŭ plano, vendiĝos 62 milionoj da enirbiletoj por la Ŝanhaja Monda Foiro. Laŭ antaŭkalkulo de sinjoro Chen, antaŭ la inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Foiro vendiĝos 24 milionoj da enirbiletoj, t.e., proksimume 40% de la enirbiletoj.

Pro sufiĉa provizado kaj glata vendkanalo la vendado ne estas tro arda. Hodiaŭ nia raportisto vizitis iun vendejon en Pekino, tie vendiĝis 10 biletoj en du horoj. Ne troviĝis vico de aĉetantoj. Sinjoro Xin Miaomiao el la Filio ĉe Wanshoulu de la ĉina poŝta deponado diris:

"De ekdeĵoro ĝis nun jam pasis du horoj kaj vendiĝis sinsekve 10 biletoj. Ni aplikas specialan kartostampilon pere de elektronika komerca platformo. En vendado ni enregistris informon en nian sistemon kaj post kartostampo oni povas preni la bileton."

La distingiĝa ĉarmo de la Ŝanhaja Monda Foiro altiras al si multe da aĉetantoj. Junulo nomata Zhang Yong, esplor-studento en Pekino, matene venis aĉeti bileton. Li diris:

"Hodiaŭ la enirbileto vendiĝas al individuo, mi do venis ĝin aĉeti. La mondeca foiro funkciigota de nia lando estas ege alloga por mi. En la foiro mi povos vidi multe da progresintaj eksponejoj kaj eksponaĵoj."

Laŭ konigo, la preparado por la foiro orde iras. Instaliĝas ekipaĵoj en la Ĉina Halo, Centro de la Monda Foiro kaj aliaj lokoj. Ĝis nun 239 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian ĉeeston al la foiro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040