En la 30-a de junio, Manuel Zalaya, la eksigita prezidento de Honduraso diris en UN, ke li revenos al Honduraso en la 2-a de julio.
En la sama tago, dum gazetara konferenco, okazinta en la ĉefstabejo de UN, Manuel Zalaya diris, ke tiam Miguel D' Escoto Brockmann, prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN, Jose Miguel Insulza, ĝenerala sekretario de Organizo de Amerikaj Landoj, s-ino Fernandez Cristina, argentina prezidento kaj Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro akompanos lin reveni al Honduraso kaj li replenumos la funkcion kaj rajtojn de laŭleĝa prezidento. |