Budhisma kunveno por internacia paco memore al la nankina masakro
  2012-12-17 17:05:41  cri

La 13a de decembro ĉi-jare estas la 75a datreveno de la nankina masakro, en kiu 300 mil ĉinoj estis mortigitaj. Ĉirkaŭ je la 8a proksimume 200 ĉinaj kaj japanaj budhanoj kaj reprezentantoj de la postvivantoj kaj familianoj de la viktimoj en la masakro ĉeestis la budhisman kunvenon okazantan en Nankino por memorfesti la 75an datrevenon de la nankina masakro farita de japanaj invadantoj kaj preĝi por monda paco.

1 2