Je la sesa de la 19-a de decembro laŭ la loka tempo, komenciĝis la 18-a ĝenerala elektado de sud-korea prezidento.
Nun Sud-Koreio praktikas rektan elektadan sistemon. La laŭleĝaj civitanoj egale, rekte kaj sekrete balotadas por elekti prezidenton. La prezidenta oficperiodo estas 5 jaroj, ne prezidento povas esti reelektita.
Ĉifoje sume 6 kandidatoj partoprenis en la prezidenta elektado por prezidenteco. Multaj homoj opinias, ke Park Geun-hye, kandidato de la reganta Partio Saenuri kaj Moon Jae-in, kandidato de la Demokratia Unuiĝinta Partio havas eblecon por esti prezidento.