Mikrofilmo
  2012-12-20 13:07:40  cri

Kia filmo interesos spektantojn en mallonga ripozado?

"Interesa rakonto" estas pli grava ol "signifa rakonto". En la amuza epoko, personoj aktive inkluniĝas al ĝojo kaj plezuro. Pro tio, verkado devas esti kreiva, kaj "teatraĵo" kaj "redaktoro" fariĝis la grava kerno.

Enhavo fariĝis pli grava ol bildo, koloro kaj fama aktoro. Evoluado de intrigo, trakto de kontraŭdiro kaj aranĝo de la fino estas diferencaj kun tiuj en tradiciaj filmoj kaj televidaj dramoj.

Cetere, reago estas ege grava. Ĉu la mikrofilmo posedas "komercan valoron", tio dependas de la kontinua partopreno kaj reago de spektantoj. "Kiel oni faros partoprenon", tio estas pli grava ol la enhavo. La reago konsistas el transsendo de spektantoj, elekto de aktoroj kaj premiado.

1 2 3 4 5