Hu Jintao sendis gratulon al Park Geun-hye
  2012-12-20 17:54:59  cri

La 20-an de decembro en Pekino Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao sendis gratulan mesaĝon al Park Geun-hye por ŝia elektiĝo kiel prezidento de Sud-Koreio. Dum la pasintaj 20 jaroj de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, la dulandaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis. Ĉinio volas akceli la strategian kaj politikan interfidon, profundigi la interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi la la rilatojn kun Sud-Koreio.

La 19-an de decembro, en la 18-a ĝenerala elektado de prezidento de Sud-Koreio, Park Geun-hye, kandidato de la reganta Partio Saenuri, venkis sian rivalon Moon Jae-in el la Demokratia Unuiĝinta Partio kaj estis elektita kiel nova prezidento de Sud-Koreio. Ŝi fariĝis la unua prezidentino en la sud-korea historio kaj kreis rekordon, ke ŝi kaj ŝia patro ambaŭ estis elektitaj kiel sud-korea prezidento.

(Xu Yunying)