Ĉinaj libroj povas iri al la mondo per indiĝenigo
  2012-12-21 10:08:32  cri

Ĉina Nacia Eldonaĵa Inporta kaj Eksporta Korporacio estas la plej granda eldonaĵa inporta kaj eksporta firmao Ĝi okupas 30% de la tutlanda libroeksporto. De multaj jaroj ĝi ankaŭ portas la taskon disvastigi la ĉinan kulturon al fremdaj landoj. Zhu Chaoxu, ĝenerala vicdirektro de Ĉina Nacia Eldonaĵa Inporta kaj Eksporta Korporacio diris dum sia intervjuo kun raportisto el Ĉina Radio Internacia, ke kvankam ĉinaj libroj jam iris sur la internacian scenejon kaj atingis certan sukceson, tamen la ĉina eldona rondo ankoraŭ ne sufiĉe konas la internacian merkaton.

"Ni ankoraŭ ne bone konas la funkciigan manieron de eksterlandaj eldonaj rondoj. Ni bezonas plibonigi la starigon de kanaloj kaj la vendan strategion. Krome, estas grave fortigi kunlaborojn kun fremdaj landoj. Nun ni kunlaboras kun aliaj landoj plejparte pri la kopirajtoj, kaj estas tre malmultaj kunlaboroj pri aliaj kampoj. Tio estas, ke ni devas pensi por trovi pli multajn konvenajn kunlaborajn partnerojn."

1 2 3 4 5 6