ANKAŬ VETERANOJ EN FACEBOOK
  2012-12-24 17:27:41  cri
Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis en la ĵusa Zamenhof-Tago ankaŭ Veterana Esperantista Klubo (VEK). De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.

VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al vek@co.uea.org aŭ paperpoŝte al la Centra Oficejo de UEA, kun mallonga priskribo pri sia esperantistiĝo aŭ eĉ pli ampleksa rakonto pri sia esperantista agado. Membreco estas senpaga, sed oni povas pagi libervolan kotizon al la UEA-konto de VEK (vekx-k). La kotizo egalas al tiu de Membro kun Gvidlibro de UEA laŭ la tarifo por la koncerna lando.

Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.