En sia referaĵo Tuider reliefigis la koherecon de la paca idealo de la Esperanto-movado kun tiu de la porpacaj grupoj kaj movadoj burĝonintaj antaŭ la Unua Mondmilito. Li precipe elstarigis la kontribuon de la aŭstraj nobelpremiitoj Bertha von Suttner kaj ŝia posteulo-asistanto Alfred Hermann Fried.
Montriĝis, ke Bernhard Tuider tiel bone prezentis siajn tezojn, ke poste dum sufiĉe longa tempo la ĉeestantoj estis spronitaj diskuti pri la temo kun li kaj ankaŭ kun mi, rakontas d-ro Maitzen, daŭrigante: Mi persone aprezas tiun kunvenon kiel tre bonan kontribuon de nia UN-reprezentantaro al la jubileo de la 125-jariĝo de Esperanto.