La 24an de decembro, rusa prezidento Vladimir Putin vizitis Hindion. La du flankoj subskribis serion da interkonsentoj pri nuklea kunlaboro por civila uzo, armilo-vendo kaj regiona konstraŭterorisma agado.
Poste Putin diris, ke Rusio konsentis plue profundigi la militan kaj teknikan kunlaboron kun Hindio. Hinda ĉefministro Manmohan Singh esprimis, ke Rusio estas la grava partnero de Hindio en armada modernigo, kaj Hindio sin dediĉos al fortigo de la ekonomiaj kaj strategiaj rilatoj kun Rusio.