La origina nomo de Mo Yan estas Guan Moye. La nomo Mo Yan estas lia plumnomo, signifanta "ne paroli". Ĉiuj, kiuj iam kontaktiĝis kun li, scias, ke Mo Yan estas parolŝparema. Sed liaj noveloj kaj romanoj tamen havas miraklan koloron, kiel prezentiĝas olepentraĵo. Ekde 1985, kiam lia mezromano Ruĝa Rafano Diafana skuis la literaturajn rondojn, Mo Yan en sia mondo produktis diversajn literaturajn miraklojn. En liaj prozaĵoj kuŝas plene de afekcioj pri la mondo, de senbrida rakontado, de fremda traktado, kaj de mistera superempirio, ĉi tiujn aspektojn, evidente, akompanas "avangardeco".
En 1982 la kolombia verkisto Gabriel García Márquez per sia Centjara Soleco ricevis la Nobelpremion por literaturo. La afero donis al la ĉina literaturistaro grandan skuon. Kun la eniro de Centjara Soleco kaj aliaj eksterlandaj verkaĵoj en la landon, Mo Yan kaj liaj kolegoj havigis al si freŝecon antaŭe neniam spertitan. Mo Yan multfoje esprimis, ke li tre ŝatas tiun ĉi verkon magiorealisman, kiun karakterizas la kuniĝo de realo kun magio, popolaj legendoj, fantazioj kaj similaj.