(Teo)Tea Prezenta Lokalo
  2013-02-01 17:07:10  Ĝoja
Anna: Kiom da artikoloj necesas por servico de teo?

Wang: Laǔ "Tea Klasikaĵo", verkita de ĉina tea sanktulo Lu Yu en la ĉina dinastio Tang, necesas almenaǔ 24 artikloj. Laǔ mi, el la angulo de estetik-juĝo ni povas fari tean prezentan lokalon laǔ kondiĉoj.

Elŝutu

Sinjorino Anna, ni kune faru tean prezentan lokalon per la nunaj artikloj, ĉu bone?

Anna: Bone.

Wang: Unue ni devas havi temon de tea prezenta lokalo. Anna, elektu unu el la du artikloj. (Mi ŝatas ĉi tiun.) Bone, nun faru elekton en la floro kaj la radiko. (Mi volas la radikon.) Do, vi desegnis la estetikan framon. Ĝi posedas iam koncepton. La koloro de la bokara tekruĉo kaj la koloro de la servico tre akordas inter si. Kien vi volas meti la tekruĉon? (Ĉi tie) Kiom da tasoj vi elektos? (Tri) Bone, mi nun faru ian revizion. Anna, en la ĉina kulturo, tri markas la mondon.